Ciperlakto

(Alidirektita el Horĉato)

Ciperlakto (ankaŭ ciperaĵo, ciper-suko aŭ eĉ termigdala lakto) estas tradicia kaj refreŝiga trinkaĵo, farita el diversaj vegetaĵoj, ĉefe el manĝebla cipero (Cyperus esculentus), sed ankaŭ el hordeo, migdalorizo. En Valencilando, kie ĝi estas tipa trinkaĵo, la plej populara formo estas la el manĝebla cipero.

Glaso da ciperlakto kun Fartons-bakaĵo.

Ĝi ankaŭ ricevas la nomon horĉato. Tiu nomo devenas el la valencia orxata kaj ĝia hispanlingva varianto horchata (kaj pli precize hispane horchata de chufa, katalane orxata de xufes), probable el ordiata, kaj siavice ordi (hordeo) (latine *hordeata < hordeum). Ekzistas en la angla kaj en la franca la nomo orgeat, en la itala orzata, kaj en la surinama nederlanda orgeade kun la sama origino, sed en tiu kazo la trinkaĵoj estas malsamaj, kaj ne farataj el hordeo.

Vendo de ciperlakto antaŭ la norda stacidomo en Valencio

Ŝatata en tuta Hispanujo, ĉi tiu trinkaĵo laŭdire havas sian originon en la vilaĝo Alboraya. Tie la termigdalo estas kultivata granddimensie. La tuberoj estas lavataj kaj elpremataj. Poste oni aldonas sukeron kaj akvon kaj ricevas laktecan fluidaĵon, kiu estas riĉa je vitaminoj kaj mineraloj, i.a. je fosforo, kalio, vitamino C kaj vitamino E.

En kelkaj laktejoj la trinkaĵo estas freŝe farata kaj malvarme servita. Oni manĝas en kelkaj lokoj kun bakaĵoj por manĝeti.

Eksteraj ligilojRedakti