Horjani
Horjani (ukraine Горяни, hungare Gerény [gerEnj]) estas iama vilaĝo apartenanta al Uĵhorodo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Uĵhorodo.
Horjani | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
urboparto (1970–) setlejo ![]() | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 36′ N, 22° 20′ O (mapo)48.60361122.332222Koordinatoj: 48° 36′ N, 22° 20′ O (mapo) [+] | ||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Situo
redaktiHorjani situas sur ebenaĵo kaj sur deklivoj. Uĵhorodo troviĝas je 3 km-oj.
Historio
redaktiLa unua mencio devenis el 1332 laŭ tiama hungara ortografio "Gheren". Tiutempe grava fortikaĵo konstruiĝis. En 1384 abatejo konstruiĝis. En 1910 vivis en Gerény 1173 homoj, rutenoj en majoritato, hungaroj en minoritato. Ĝis Traktato de Trianon Ketergény apartenis al Hungara reĝlando, al Ung, al distrikto Ungvár, poste al Ĉeĥoslovakio, dume rehungariĝis inter 1938-1945, ĉar la unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Ekde 1945 Horjani apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio. En 1970 la komunumo aliĝis al Uĵhorodo.
Vidindaĵoj
redakti- ruinoj de la fortikaĵo kaj burgo
- rotondo Preĝejo de Sankta Anna (Horjani), ankaŭ pilgrimloko
Famuloj
redaktiEn la iama Gerény naskiĝis Mihajlo Ivanovics Tomcsanyij.