Horní Lipová
Horní Lipová (germane Oberlindewiese, Ober-Lindewiese, Ober Lindewiese) estas vilaĝo en Ĉeĥio, en Regiono Olomouc, en distrikto Jeseník kaj ĝi estas parto de municipo Lipová-lázně, kun kiu ĝi oriente senpere najbaras. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 294 loĝantoj.
Horní Lipová | |
germane Oberlindewiese | |
vilaĝo | |
Stacidomo Horní Lipová
| |
Oficiala nomo: Horní Lipová | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Regiono Olomouc |
Distrikto | Distrikto Jeseník |
Administra municipo | Lipová-lázně |
Historiaj regionoj | Ĉeĥa Silezio, Sudetio |
Montaro | Riĥleba montaro, Zlatohora montetaro |
Domoj | 217 2010 |
Situo | Horní Lipová |
- alteco | 637 m s. m. |
- koordinatoj | 50° 13′ 26″ N 17° 05′ 47″ O / 50.22389 °N, 17.09639 °O (mapo) |
Katastro | 28,79 km² (2 879 ha) Horní Lipová |
Loĝantaro | 294 (2021) |
Denseco | 10,21 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1689 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 790 61 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Horní Lipová | |
Portalo pri Ĉeĥio |
Historio
redaktiHorní Lipová estas en skribfontoj unuafoje menciata en la jaro 1689 sub nomo Oberlindenwiesse kaj je dek jaroj pli poste kiel Ober Lindenwiess. Ĝi estiĝis verŝajne post la tridekjara milito pro la disvastigado de Dolní Lipová laŭlonge laŭ vojo al Ramzová. El la jaro 1696 devenas interesa ŝtonemblemo Scholtisey 1696, kiu estas hodiaŭ lokigita sur fronta muro de hodiaŭa Penziono Slatina. Plua informo pri Horní Lipová devenas el 1699, kiam ĉi tie estis donita permeso por konstruado de muelejo. Post la jaro 1775 okazis eksterordinara kresko de ĉi tieaj loĝantoj. Plua plinombriĝo de la loĝantoj okazis je interŝanĝo de la 18-a kaj la 19-a jarcentoj. Konstruado de lerneja konstruaĵo estis finita en 1874. Ekde la jaro 1888 tra la vilaĝo kondukas fervojlinio Hanušovice - Jeseník, kiu estas pro sia multnombraj vojkruciĝoj kaj granda superiĝo nomata kiel Silezia semeringa fervojo. Horní Lipová estis liberigita de Ruĝa Armeo nokte el la 8-a je la 9-a de majo 1945. En la tempo de kunigo kun Dolní Lipová ĝi havis sole 600 loĝantojn. Nuntempe Horní Lipová servas kiel centro de turismo.
La kuniĝo de ambaŭ vilaĝoj okazis nur en la jaro 1960.
Loĝantaro
redaktiJaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 1 283 |
1880 | 1 360 |
1890 | 1 421 |
1900 | 1 374 |
1910 | 1 339 |
1921 | 1 201 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 1 374 |
1950 | 582 |
1961 | 591 |
1970 | 404 |
1980 | 348 |
1991 | 334 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 346 |
2011 | 304 |
2021 | 294 |