Horní Suchá
Horní Suchá estas vilaĝo en Ĉeĥio situanta sur la teritorio de la eksa Teŝina princlando. Geografie ĝi troviĝas inter la urboj Karviná, Havířov kaj Český Těšín, en proksimeco de limoj kun Pollando. Sub la vilaĝo troviĝis, hodiaŭ jam plejparte minitaj, provizoj de nigra karbo, kies minado tre influis la evoluon de Horní Suchá. Vivas ĉi tie 4 433 loĝantoj (2022).
Horní Suchá | |||
germane Obersuchau, pole Sucha Górna | |||
municipo | |||
Centro de Horní Suchá
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Horní Suchá | |||
Ŝtato | ![]() | ||
---|---|---|---|
Regiono | Moraviasilezia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Karviná | ||
Administra municipo | Havířov | ||
Historiaj regionoj | Teŝina princlando, Ĉeĥa Silezio | ||
Parto de | Teŝinio | ||
Baseno | Ostrava baseno | ||
Fervojstacio | Horní Suchá | ||
- fervojlinio | n-ro 321 | ||
Rojo | Sušanka | ||
Situo | Horní Suchá | ||
- alteco | 280 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 47′ 51″ N 18° 29′ 07″ O / 49.79750 °N, 18.48528 °O (mapo) | ||
Katastro | 9,79 km² (979 ha) Horní Suchá | ||
Loĝantaro | 4 433 (2022) | ||
Denseco | 452,81 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1305 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 735 35 | ||
NUTS 3 | CZ080 | ||
NUTS 4 | CZ0803 | ||
NUTS 5 | CZ0803 552739 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 4 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
| |||
![]() | |||
Retpaĝo: www.hornisucha.cz | |||
![]() |
HistorioRedakti
La nomo de la vilaĝo Horní Suchá (en traduko Supra Seka) unuafoje aperas en la jaro 1305. La deveno de la nomo de la vilaĝo ne estas ĝis nun klarigita, estus bele kredi al popola mito, laŭ kiu staris sur hakejo soligita seka pino kaj tiu ĉi loko ricevis la nomon Suchá Polana. Kiam la pino pro klimataj influoj falis, homoj bruligis ĝin kaj fine de la 12-a jarcento tie ekloĝis homoj kaj ili nomis ĝin Suchá (Seka).
En la dua duono de la 19-a jarcento estis en la vilaĝo fondita vilaĝa oficejo kaj per tio estis propre simbole kaj fakte konfirmita la historia ekzistado de Horní Suchá.
Esperanto en Horní SucháRedakti
Pola Socialista Partio aranĝis oficialajn kursojn de Esperanto dufoje semajne en Horní Suchá, 1922.