Hospental

komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Hospental (stacidomo).

Hospental estas komunumo en Kantono Urio, en la centro de Svislando. Ĝi havis 189 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Hospental
Blazono de Hospental
Hospental
komunumo en Svislando
Kantono Urio
Distrikto En Kantono Urio ne ekzistas distriktoj
Koordinatoj  46° 37′ 15″ N 8° 34′ 13″ O / 46.62083 °N, 8.57028 °O / 46.62083; 8.57028 (mapo)Koordinatoj: 46° 37′ 15″ N 8° 34′ 13″ O / 46.62083 °N, 8.57028 °O / 46.62083; 8.57028 (mapo)

Map

Nombro de loĝantoj 189
Areo 34,97 km²
Alteco 1493 m super marnivelo
Poŝtkodo 6493
Komunumkodo 1210
Mapo de Hospental
vdr

Geografio

redakti

Hospental situas en la suda parto de la kantono en la Urseren-valo, ĉe la kunfluejo de la du fontriveroj de Reuss, nome Gotardo-Reuss kaj Furkao-Reuss, sur alteco de 1493 m s.m. La komunumo konsistas el la ĉefvilaĝo Hospental mem kaj el la okcidente situanta vilaĝeto Zumdorf, kiun fondis la Valzoj kaj en kiu loĝas aktuale (en la jaro 2010) nur kvar personoj tutjare. Zumdorf oficiale estas nuntempe la plej malgranda vilaĝo de Svislando.

Najbaraj komunumoj

redakti

La komunumo Hospental limas en nordo al Göschenen, en oriento al Andermatt, en sudo al Airolo (TI), kaj en okcidento al Realp.

Trafiko

redakti

Hospental disponas pri stacidomo ĉe la Matterhorn-Gotthard-Fervojo de Brigo tra Andermatt al Disentis kaj Koiro, kie haltas lokaj trajnoj. La komunumo krome disponas ankaŭ pri poŝtaŭtokonekto.

Hospental situas ĉe la orienta ramplo al la Furkopasejo de Andermatt al Oberwald en Kantono Valezo.

Vidindaĵoj

redakti
 
La loĝoturo de Hospental

La ĉefa rekonilo de la komunumo estas la loĝoturo de la Senjoroj de Hospental el la 13-a jarcento. La turo estis loĝita ĝis proksimume en la 15-a jarcento.

Vidindas ankaŭ la baroka pastra preĝejo Ĉieliro de Maria, kiu estis konstruita inter la jaroj 1706 kaj 1708.

La kapelo Sankta Nikolao en Zumdorf estis konstruita en la jaro 1591 kaj renovigita en baroka stilo en la jaro 1758.

Historio

redakti

La unua dokumenta mencio de Hospental datiĝas el la jaro 1285 kiel Hospenthal.[1]

Post la malfermo de la veturebla Gotardo-Pasejvojo en la 1830-aj jaroj la vilaĝo Hospental travivis mallongan periodon de ekonomia prospero dank al hoteloj laŭlonge de la pasejvojo. Tiu epoko finiĝis tamen abrupte en la jaro 1882 per la malfermo de la Gotardo-Fervojtunelo.

La hodiaŭa politika komunumo estiĝis nur en la jaro 1888 per la disdivido de la tiama valokomunumo Urseren surbaze de la nova kantona konstitucio.

Notoj kaj referencoj

redakti

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti