Hoste (distrikto Galanta)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Hoste |
Hoste, hungare Kisgeszt [kiŝgest], germane Gest estas malgranda vilaĝeto kaj municipo en Slovakio. Ĝis 1948 la slovaka oficiala loknomo estis „Gest“, ĝis 1907 la oficiala hungara loknomo estis la pli mallonga Geszt.
Hoste | |||
---|---|---|---|
municipo de Slovakio | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Statuso | Vilaĝo | ||
Lando | Slovakio | ||
Ŝtato | Slovakio | ||
Regiono | Trnava | ||
Distrikto | Galanta | ||
Poŝtkodo | 925 45 | ||
Aŭtokodo | GA | ||
Telefonkodo | ++421-31-.... | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 504 (en 2 007) | ||
Loĝdenso | 98 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 48°15′38″N 17°38′21″O / 48.26056°N, 17.63917°O (mapo) Koordinatoj: 48°15′38″N 17°38′21″O / 48.26056°N, 17.63917°O (mapo) | ||
Alto | 125 m s.m. | ||
Areo | 5 km² | ||
Horzono | UTC+1 (en somero +2) | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Hoste, Galanta District [+] | |||
Situo redakti
Hoste situas laŭ rojo, laŭ traira flankovojo. Galanta troviĝas je 14 km-oj.
Historio redakti
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1231 en formo "Gezt", tiam apartenanta al fortikaĵo de Pozsony. En 1786 germanoj alvenis. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Kisgeszt 528 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Pozsony (reĝa departemento), al distrikto de Galánta, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Hoste 496 homoj, (487 slovakoj).
Vidindaĵoj redakti
Eksteraj ligiloj redakti
Fontoj redakti
- Hungara Vikipedio