Hraĉja Aĝarjan
Hraĉja Aĝarjan (armene: (klasika skribo) Հրաչեայ Աճառեան, (reformita skribo) Հրաչյա Աճառյան, n. en Konstantinopolo, Otomana Imperio, la 8-an de marto 1876 - m. en Erevano, Armena Soveta Socialisma Respubliko, la 16-an de aprilo 1953) estis armena lingvisto, leksikografo, etimologo, filologo kaj akademia profesoro ĉe la Armena Akademio de Sciencoj. Li ankaŭ estis membro de la Franca Lingvistika Asocio kaj de la Ĉeĥoslovaka Instituto de Orientaj Studoj.
Hraĉja Aĝarjan | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de marto 1876 en Istanbulo |
Morto | 16-an de aprilo 1953 (77-jaraĝa) en Erevano |
Lingvoj | armena |
Ŝtataneco | Otomana Imperio Sovetunio |
Alma mater | Literatura fakultato de Parizo (1895–) Getronagan Armenian High School (en) Universitato de Strasburgo |
Subskribo | |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | lingvisto filologo universitata instruisto |
Verkoj | Հայերէն արմատական բառարան Dictionary of the Armenian First Names |
Aĝarjan studis ĉe la Universitato La Sorbonne kun Antoine Meillet kaj ĉe la Universitato de Strasburgo. Li laboris kiel instruisto en la Gevorkjan Teologia Seminario de Eĉmiadzin, en Ŝuŝo kaj en Teherano. Li estis postvivinto de la Armena genocido, li venis al Erevano en 1923. Tie, li instruis fremdlingvojn, relativan gramatikon, kaj la historion de la armena lingvo en la Erevana Ŝtata Universitato. Li estas la verkinto de pli ol 200 sciencaj publikaĵoj pri armenologio, armena lingvo kaj orientaj lingvoj. La armena Ŝtata Instituto de Lingvistiko estas nomita laŭ li.