Hrusice estas vilaĝo troviĝanta en distrikto Prago-oriento (Mezbohemia regiono, Ĉeĥa Respubliko). Ĝi situas 11 km sudoriente de Říčany. Vivas ĉi tie 917 loĝantoj (2023).

Hrusice
municipo
Vido al mezo de municipo de oriento
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Hrusice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Mezbohemia regiono
Distrikto Distrikto Prago-oriento
Administra municipo Říčany
Historia regiono Bohemio
Montaro Beneŝova montetaro
Situo Hrusice
 - alteco 365 m s. m.
 - koordinatoj 49° 54′ 36″ N 14° 44′ 17″ O / 49.91000 °N, 14.73806 °O / 49.91000; 14.73806 (mapo)
Katastro 5,43 km² (543 ha) Hrusice
Loĝantaro 917 (2023)
Denseco 168,88 loĝ./km²
Unua skribmencio 1205
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 251 66
NUTS 3 CZ020
NUTS 4 CZ0209
NUTS 5 CZ0209 538248
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Hrusice
Retpaĝo: www.obec-hrusice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Ondřejov (Distrikto Prago-oriento), Senohraby, Mirošovice kaj Mnichovice.

Historio redakti

La plej malnova mencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1205 (Hrusicych). Ĉe vilaĝplaco situas malfrue romanika preĝejo de sankta Venceslao el komenco de la 13-a jarcento, en kies norda parto konserviĝis rimarkinda devena portalo. Ĉe konstruaĵo de paroĥo el la jaro 1914 kreskas memoriga tilio.

Hrusice estas neforgeseble kunigita kun verkoj de pentristo kaj verkisto Josef Lada, kiu ĉi tie naskiĝis kaj travivis parton de la vivo. Al la plej konataj fabeloj de Lada, okazantaj en Hrusice kaj ĉirkaŭaĵo, apartenas MikŝoBubáci a Hastrmani. En loko de lia naskodometo estas memortabulo, en parketo lia busto.

En somera vilao el la jaro 1935 estas ĝis hodiaŭ al publiko alirebla Monumento de Josef Lada, dediĉita ankaŭ al verko de Alena Ladová.

En la vilaĝplaco troviĝas el la bildoj de Lada konata gastejo U Sejků el la jaroj 1884-1885 kaj konstruaĵo de eksa lernejo. En munnicipa oficejo estas alirebla muzeo de modeloj de dometoj el Hrusice kaj figuroj de Lada, laboro de Antonín Jedlička. En la vilaĝo estas konservitaj konstruaĵoj de popola arkitekturo.

Dum lastaj jaroj Hrusice videble diskreskas sin per individua konstruado de familiaj domoj en randaj partoj de la municipo.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869439
1880409
1890425
1900424
1910437
1921450
JaroLoĝantoj
1930454
1950572
1961547
1970508
1980468
1991374
JaroLoĝantoj
2001382
2014744
2016801
2017799
2018829
2019840
JaroLoĝantoj
2020852
2021913
2022882
2023917

Rilataj artikoloj redakti

Pluaj fotoj redakti