Hrvatski Narod

Hrvatski Narod (Kroata popolo) estis gazeto en Regno Jugoslavio kaj poste en Sendependa Ŝtato Kroatio (NDH) kiel ankaŭ la publicista organo propaganda de Ustaŝe. Ĉeferedaktis Ivan Oršanić, fondinto estis Mile Budak.

Numero de aprilo 1941, kiam proklamitis la Sendependa Ŝtato Kroatio

HistorioRedakti

Hrvatski Narod estis fondita en 1939 kiel semajngazeto fare de Mile Budak[1] aperanta nur post antaŭa ŝtata cenzuro.[2] Publikigitis multaj kontraŭjudaj artikoloj. En marto 1940 la gazeto malpermesitis fare de la registaro de la duonaŭtonoma regiono Banovina Hrvatska.

Post la balkania kampanjo de Wehrmacht, la sekva potencakiro de Ustaŝe kaj fondo de NDH en la 10.4.1941 la gazeto iĝis kvazaŭ kroatia versio de Völkischer Beobachter.[3] La plej kunlaboremaj jugoslavaj ĵurnalistoj kolektiĝis ĉe Hrvatski Narod kaj la serbia taggazeto Novo vreme en Belgrado.[4] La Ustaŝe-komisiito pri gazetaraj aferoj transprenis ankoraŭ en la tago de potencakiro la kontrolon pri la plej gravaj gazetaraj produktoj kaj institucioj en Zagrebo organizonte komisionen gazetaran responsantan la gvidon de gazetoj en la tuta lando. La ĵurnaloj Jutarnji List, Večer kaj Obzor de la konzerno Tipografija d. d. malpermesitis parte pro politiklinio malfavora parte pro judaj posedantoj. Iĝis ŝtatigo de la konzerno kaj la tuta administrejo, presejo kiel ankaŭ partoj de la redakcioj de la tri menciitaj gazetoj eklaboru por Hrvatski Narod.[5] Sekve la gazeto aperis ekde 1941 ĉiun tagon matene kaj vespere kaj iĝis kun eldonkvanto da 50.000 ekzempleroj la plej grava taggazeto de Kroatio faŝisma. Inter 1941 kaj 1943 estis unu el la redaktistoj Alfons Dalma; inter 1943 kaj 1945 presitis eseoj de la germanisto Gustav Šamšalović.

GravecoRedakti

Hrvatski Narod estis la publicista ĉeforgano de la Ustaŝe-registaro servante la glorigon de la nova politika sistemo, de kroatismo, de Ustaŝe kaj novordo de Eŭropo fare de Adolf Hitler. La tri unuaj paĝoj estis dediĉitaj al la militaj kaj ekonomipolitikaj atingoj kaj de Nazia Germanio kaj de faŝisma Kroatio. La gazeto Die Zeitung publike fiagitis fipropagandis kontraŭ judoj. Celo estis memkompreneble ankaŭ pravigi kaj apologii la agojn diktaturajn per tio.

NotojRedakti

  1. [Sabrina P. Ramet: Personalities in the History of the NDH (Totalitarian Movements and Political Religions 7/2006, ISSN 1469-0764), p. 493
  2. Miroslav Krleža (eld.): Enciklopedija Jugoslavije, vol 5, Jugoslavenski Leksikografski Zavod "Miroslav Krleža", 1988, p. 409, ISBN 978-86-7053-013-3
  3. Anna Maria Grünfelder: Arbeitseinsatz für die Neuordnung Europas. Zivil- und ZwangsarbeiterInnen aus Jugoslawien in der Ostmark 1938/41–1945, Böhlau, Wien 2010, ISBN 978-3-205-78453-1, p. 28
  4. American Jewish Committee (eld.): The Jewish communities of Nazi-occupied Europe, H. Fertig 1982, ISBN 978-0-86527-337-5, p. 18
  5. Ladislaus Hory, Martin Broszat: Der kroatische Ustascha-Staat. 1941–1945 (= Schriftenreihe der Vierteljahrshefte für Zeitgeschichte. 8, ISSN 0506-9408). Deutsche Verlags-Anstalt, Stuttgart 1964, p. 81-82