Huerta de Valdecarábanos

Huerta de Valdecarábanos estas municipo de Hispanio, en la Provinco Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Huerta de Valdecarábanos
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Komarko Mesa de Ocaña
Poŝtkodo 45750
Politiko
Urbestro Pedro Miguel García del Rincón Luján
Demografio
Loĝantaro 1 952  (2011)
Loĝdenso 21 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 52′ N, 3° 37′ U (mapo)39.860833333333-3.6161111111111Koordinatoj: 39° 52′ N, 3° 37′ U (mapo) [+]
Alto 620 m [+]
Areo 83 km² (8 300 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Huerta de Valdecarábanos (Hispanio)
Huerta de Valdecarábanos (Hispanio)
DEC
Huerta de Valdecarábanos
Huerta de Valdecarábanos
Situo de Huerta de Valdecarábanos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Huerta de Valdecarábanos [+]
vdr
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de Huerta de Valdecarábanos en la provinco Toledo kaj en Hispanio

Toponimio redakti

La esprimo "Huerta de Valdecarábanos" estas toponimo komponita de Huerta, kiu devenas el latina HORTVS 'ĝardeno, fruktoĝardeno', kaj de Valdecarábanos. Tiu dua termino estas nomo komponita de val, latina mallonĝiĝo de valo, kun la prepozicio de kaj la vorto Carábanos kiu posedas la radikon karav-. Tiu radiko estas antaŭromia kaj estas rilata kun la bazo kar, 'ŝtono' [1]

Loĝantoj redakti

La loĝanto nomiĝas Huertano. La censita populacio en 2011 estis de 1.952 loĝantoj kaj la denseco estas de 23,52 loĝ/km².

Situo redakti

Huerta de Valdecarábanos estas situanta en la centra parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Mesa de Ocaña en la nordorienta parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 620 m; je 40 km el Toledo, provinca kaj regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 83 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°51′39″ N 3°36′58″ Ok.

Geografio redakti

La municipo troviĝas situanta je la suda deklivo de monteto[2] en la komarko Mesa de Ocaña. Limas kun la municipaj teritorioj de Yepes, Ocaña kaj Cabañas de Yepes norde, Dosbarrios oriente, La Guardia, Villanueva de Bogas kaj Mora sude, kaj Villamuelas kaj Villasequilla okcidente.

Historio redakti

Post la reconquista, en 1154 Alfonso la 7-a, donis al mozaraboj de Malago kelkajn terenojn en Valdecarábanos por ties reloĝado. Poste oni donis la teritorion al la Ordeno de Kalatrava, fine de la 12a jarcento; ties kavaliroj starigis sur elstara monteto, kie probable estis islama konstruaĵo, la kastelon de Huerta, kiu daŭrsi ĝis la 18a jarcento.

Karlo la 1-a de Hispanio, vendis la vilaĝon en la 16a jarcento al Álvaro de Loisa, nobelulo de Talavera.

Meze de la 19a jarcento la municipa buĝeto estis de 18.000 "reales" el kiuj 4.400 estis por pago al la sekretario.[2]

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Monumentoj redakti

  • Kastelo de Huerta, konstruita fine de la 12a jarcento fare de la Ordeno de Kalatrava, kiuj bone konservis la kastelon ĝis 1538 kiam la reganto talavera Álvaro de Loaysa aĉetis Encomienda de Huerta, kaj malmuntis la konstruaĵon, kiu en 1575 jam estis preskaŭ abandonata. En la 18a jarcento oni priskribis ĝin sen pordoj, nek ligno nek tegmento nek kradoj. Ties plano estas de forma sesangula kaj tre longeca (60 m por 15) laŭ la monteto kie ĝi kuŝas, kaj kun kurbaj pintoj. Ĝi havis du eksterajn areojn, krom la ĉefa kaj fosaĵo, kaj restas io el akvorezervujo, aŭ eble la enirejo al subtera kelo, ne esplorita. Ĝi estas tre ruina. Ĝi estis vendita kaj tute abandonita fine de la 19a jarcento, kaj parto el ties ŝtonoj estis alportataj al Huerta de Valdecarábanos por konstrui la municipan tombejon.
  • Ermitejo de la Virgulino de la Rozario de Paŝtistoj: de stilo modernisma, konstruita de Jesús Carrasco-Muñoz y Encina (Hispanio, 1869-1957) en 1910. Proklamata Heredaĵo de la Homaro en 2011.

Festoj redakti

  • 15-a de majo: Sankta Isidro.
  • Lasta semajnfino de majo: tago de la Purulinoj.
  • Lasta semajnfino de aŭgusto: Virgulino de la Rozario de Paŝtistoj.

Notoj redakti

  1. Jairo Javier García Sánchez, Toponimia mayor de la provincia de Toledo (zonas central y oriental), Toledo, 2004, Instituto provincial de investigaciones y estudios toledanos, paĝoj 199 kaj 200, ISBN 84-95432-05-6.
  2. 2,0 2,1 Madoz, volumo 9a, paĝo 296.

Vidu ankaŭ redakti