Villanueva de Bogas

Villanueva de Bogas estas municipo de Hispanio, en la Provinco Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Villanueva de Bogas
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando  Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Komarko Toleda Manĉo
Poŝtkodo 45410
Retpaĝaro [1]
Politiko
Urbestro Antonio Novillo Villamuelas
Demografio
Loĝantaro 807  (2011)
Loĝdenso 14,16 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 43′ N, 3° 39′ U (mapo)39.722222222222-3.6558333333333Koordinatoj: 39° 43′ N, 3° 39′ U (mapo) [+]
Alto 652 m [+]
Areo 57 km² (5 700 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Villanueva de Bogas (Hispanio)
Villanueva de Bogas (Hispanio)
DEC
Villanueva de Bogas
Villanueva de Bogas
Situo de Villanueva de Bogas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villanueva de Bogas [+]
vdr
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de Villanueva de Bogas en la provinco Toledo kaj en Hispanio
Populara teatraĵo de Sankta Semajno de Villanueva de Bogas

Toponimio redakti

La termino "Bogas" povus deveni el latina buda, tifao, aŭ el eŭska muga, mejloŝtono. Ambaŭ hipotezoj estas probablaj ĉar ĉe la bordoj de la proksima rivero Algodor kreskas tifaoj, kaj la limo de la vilaĝo kun La Guardia nomiĝas fakte tiele Mojón (mejloŝtono).

Loĝantoj redakti

La loĝanto nomiĝas Villabogueño. La censita populacio en 2011 estis de 807 loĝantoj kaj la denseco estas de 14,16 loĝ/km².

Situo redakti

Villanueva de Bogas estas situanta en la centra parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Toleda Manĉo en la sudorienta parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 652 m; je 43 km el Toledo, provinca kaj regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 57 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°43′20″ N 3°39′21″ Ok.

Limas kun la municipaj teritorioj de Huerta de Valdecarábanos, Dosbarrios, Villamuelas, La Guardia, Tembleque kaj Mora, ĉiuj de la provinco Toledo.

Historio redakti

Oni trovis, inter aliaj lokoj, ĉe la Cerro del Gato (kata monteto), restojn arkeologiajn de la komenca Ferepoko, same kiel de keltiberoj kaj de la epoko romia.

En 1199 aperas Bogas en dokumento kie Alfonso la 8-a kaj lia edzino Leonor, donas la vilaĝon al Gonzalo de Mesa kaj lia edzino. Dekomence ĝi dependis administre de La Guardia, ĝis kiam en 1590 Filipo la 2-a donas la titolon de vilaĝo.

Meze de la 20a jarcento la populacio de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ĉe Villanueva de Bogas kun 1,238 loĝantoj, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la populacio, kaj ankaŭ ĉe Villanueva de Bogas kie oni falis iom post iom al la nunaj 800.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Notoj redakti

Vidu ankaŭ redakti