La rivero Algodor estas rivero en la centro de Hispanio, kiu ekfluas en la Lageto Navajo je 822 m de alteco, en la municipa teritorio de Retuerta del Bullaque en la Montoj de Toledo en Kastilio-Manĉo kaj elfluas maldekstre en la rivero Taĵo, en Aceca, ĉe la ĉirkaŭoj de Algodor, submunicipo de Aranjuez en la Regiono de Madrido el kiu ĝi ricevas la nomon.

Rivero Algodor
rivero
Bazaj informoj
Longeco 102 km
Fluo
Geografio
Landoj Hispanio
Regionoj Provinco Toledo
vdr
Diglago de Castro en Villamuelas (Toledo)

La rivero havas du barjaxlagojn nome jene: tiu de Castro, 8 hm³, konstruita en 1974 ĉe Villamuelas, kaj tiu de Finisterre, 133 Hm³, situanta inter la vilaĝoj de Mora, Villanueva de Bogas kaj Turleque kaj kiu datas de 1977.

De inter la sennombraj rojoj kiuj fluas en la riveron menciindas Alaminos, Veguilla, Padilla de la Moncloa, Prado Redondo, Prado Castillo, Caz, Riansares, Juncarejo, Orgaz, Bracea, San Marcos, Silos, Patillas, Labor de Largo, Sacedilla, Salobral, Pedro Cajón, Cocinillas kaj Pellejeros.

Eksteraj ligiloj redakti