Hugh Douglas Hamilton

Hugh Douglas HAMILTON (naskiĝis ĉirkaŭ 1734 - m. la 10-an de februaro 1808) estis irlanda pentristo de la dua duono de la 18-a jarcento.

Hugh Douglas Hamilton
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1740 (1740-01-01)
en Dublino
Morto 1-an de januaro 1808 (1808-01-01) (68-jaraĝa)
en Dublino
Ŝtataneco Irlando
Alma mater National College of Art and Design
Okupo
Okupo pentristo
vdr
Hugh Douglas Hamilton

Hamilton naskiĝis en Dublino ĉirkaŭ la jaro 1734. Li tie studadis arton sub la gvidado de Robert West en la Dublin Society House, unue dediĉante sin al krajono kaj paŝteloj. Li transloĝiĝis al Londono en la 1760-aj jaroj, kaj estis ofte troŝarĝita de variaj mendoj, inkluzive de portretoj de la brita reĝa familio, ekzemple Reĝino Charlotte (1746) kaj aliaj nun ekspoziciitaj en la brita reĝa kolekto. Hamilton sekve vojaĝis al Italio, kie li vivis en Romo kaj Florenco dum la sekvaj dekdu jaroj. Konforme al la konsilo de sia kolego John Flaxman, Hamilton turnis sin al olpentraĵoj, kaj pentris la portretojn de multaj eminentaj irlandanoj de tiu periodo, inkluzive de Dean Kirwan.

Referencoj redakti

  • Webb, Alfred. A Compendium of Irish Biography: Comprising Sketches of Distinguished Irishmen and of Eminent Persons Connected with Ireland by Office or by Their Writings, New York: Lemma Publishing Corporation, 1970.

Eksteraj ligiloj redakti