Hugo Theorell
sveda kuracisto kaj biokemiisto
Hugo THEORELL (naskiĝis la 6-an de julio 1903 en Linköping, mortis 79-jara la 15-an de aŭgusto 1982 en Stokholmo) estis sveda kuracisto kaj biokemiisto, kiu en 1955 honoriĝis per la Nobel-premio pri fiziologio kaj medicino. Li interalie estis membro de la universitato de Upsalo.