Hugues AUBRIOT (* ĉ. 1315, † ĉ 1388) estis juristo kaj devenis el monŝanĝista familio de Dijon.

Hugues Aubriot
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1319 (1319-11-30)
en Hôtel Aubriot (Dijon)
Morto 1-an de januaro 1382 (1382-01-01) (62-jaraĝa)
en Sommières
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo juristo Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj Bastille
vdr

Li estis en 1341 prokuroro de dukoj de Burgund, en 1360 duka vokto de Dijon. Li iĝis la 3-an de decembro 1367 vokto de parizo („Prévôt de Paris“), en 1375 kavaliro.

Aubriot organizis la reĝan administradon en la ĉefurbo, evoluigis la urbon: li konstruigis defluajn kanalojn, plukonstruigis la urbomurojn kaj la „Bastide Saint-Antoine“ (la pli posta Bastille). Li fort-mane agadis por la publika ordo.

Li havis reputacion inter la popolo, malpli ĉe komercistoj kaj intelektuloj de la universitato. Li ĝuis apogon de reĝo Karlo la 5-a, sed perdis la apogon dum regado de la dukoj (1380-1388). Li estis arestita en 1381 pro herezo kaj estis punita je ĝismorta prizono.

Li liberiĝis danke al ribelo de la Maillotin-oj en marto de 1382 kaj fuĝis el la urbo. Li serĉis apogon en Avignon, kie la papo Klemento la 7-a rehabilitis lin en 1383.