Humanisma Biblioteko de Sélestat

La Humanisma Biblioteko (france Bibliothèque humaniste) en Sélestat (Francio) estas unu el la plej gravaj kulturaj trezoroj de Alzaco. Ĝi posedas gravajn mezepokajn manuskriptojn de presaĵoj de la 15-a kaj 16-a jarcentoj, aparte la 670 volumoj binditaj en ledo de la persona biblioteko de la alzaca humanisto Beatus Rhenanus, enskribita en 2011 al la Registro «Memoro de la Mondo» de UNESKO.

Humanisma Biblioteko de Sélestat
biblioteko
biblioteko • literatura muzeo [+]

LandoFrancio
SituoSélestat
- koordinatoj48° 15′ 37″ N, 7° 27′ 18″ O (mapo)48.2603997.455038Koordinatoj: 48° 15′ 37″ N, 7° 27′ 18″ O (mapo)

Estiĝo1547

Humanisma Biblioteko de Sélestat (Bas-Rhin)
Humanisma Biblioteko de Sélestat (Bas-Rhin)
DEC
Humanisma Biblioteko de Sélestat
Humanisma Biblioteko de Sélestat

Humanisma Biblioteko de Sélestat (Francio)
Humanisma Biblioteko de Sélestat (Francio)
DEC
Humanisma Biblioteko de Sélestat
Humanisma Biblioteko de Sélestat
Map
Humanisma Biblioteko de Sélestat

Vikimedia Komunejo:  Bibliothèque humaniste de Sélestat [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Humanisma Biblioteko

La Humanisma Biblioteko de Sélestat entenas vastajn manuskriptojn kaj malnovajn librojn, kiuj allogas scienculojn de Eŭropo kaj de la tuta mondo. Devenante precipe de la paroĥa biblioteko kaj de la persona biblioteko de Beatus Rhenanus (1485-1547), kiu donacis tion al sia naskiĝa urbo. Ekde la 26-a de majo 2011, ĝi estas oficiale enskribita al la Registro «Memoro de la Mondo» de UNESKO. Tiu marko, kiu referencas verkojn de la monda dokumenta heredaĵo, substrekas la apartan kaj unikan neanstataŭigeblan bibliotekon de la plej fama humanisto de Alzaco.

La biblioteko de Beatus Rhenanus redakti

Naskiĝinta en Sélestat (germane Schlettstadt) kaj eksa lernanto de la latina lernejo, Beatus Rhenanus heredigis je sia morto, en julio 1547, sian bibliotekon al sia naskiĝa urbo. Ĝi konsistas el 423 volumoj, enhavante 1 287 verkojn kaj 41 manuskriptojn distribuitajn en pluraj kolektoj, al kiuj necesas aldoni 33 malnovajn manuskriptojn kaj 255 aŭtografajn leterojn. Oni trovas tie ankaŭ personajn laboraĵojn, kiel liaj kajeroj de lernejano kaj notoj de kurso, kiu estas tiel de multvaloraj atestoj de la instruado de kiu profitis la junulon Beat Bild.