Humanisma minusklo

Humanisma minusklohumanisma skribmaniero estas manskribmaniero aŭ stilo de skribmaniero kiu estis inventita en religiaj etosoj en Italio, en la komenco de la 15-a jarcento.[1] "Malmultaj periodoj en la historio de Okcidento produktis skribmanieron de tiel granda beleco", notis la artohistoriisto Millard Meiss.[2] Tiu nova skribmaniero estis bazita sur la Karolida minuskla skribo, kiun la renesancaj humanistoj, obseditaj kun la revivigo de antikveco kaj sia rolo kiel ties heredantoj, miskomprenis kiel propra de la Antikva Romo.

Paĝo el la Horlibro de Giovanni II Bentivoglio, Bolonjo, ĉirkaŭ 1497–1500. Humanisma minusklo kun tutkoloraj inicialoj kaj ornamoj.

La renesanca esprimo litterae antiquae ("antikvaj literoj") aplikita al tiu skribmaniero estis heredaĵo el la 14-a jarcento, kiam la esprimo estis opoziciita al litterae modernae ("modernaj literoj"), aŭ Gotikaj literoj.[3]

La humanisma minusklo estis konektita al la humanisma enhavo de tekstoj por kiuj ĝi estis la taŭga rimedo. Kontraste, la tekstoj de la 15-a jarcento de profesia intereso en la fakoj de juro, medicino, kaj tradicia Tomisma filozofio ankoraŭ instruataj en la universitatoj cirkulis en Gotikaj literoj, dum la literaturo en naciaj lingvoj havis siajn proprajn, apartajn, distingajn tradiciojn.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. D. Thomas, "What is the origin of the scrittura humanistica?", Bibliofilia 53 (1951:1–10).
  2. Meiss, "Towards a more comprehensive Renaissance palaeography", The Art Bulletin 42 (1960:1).
  3. Martin Davies, "Humanism in script and print", in Jill Kraye, ed. The Cambridge Companion to Renaissance Humanism, 1996:note 3 p. 60.