Hunda Koro (ruse Собачье сердце [so-ba-ĉje ser-ce]) estas novelo de Miĥail Bulgakov (1925) (ruse Михаил Булгаков). Ĉefrolas la profesoro Filip Filipoviĉ Preobraĵenskij (Филипп Филиппович Преображенский), kies nomo devenas de la rusa vorto por metamorfozo, kiu enplantas homajn testikojn kaj hipofizon (pituitarian glandon) en senhejman hundon Ŝarik.

Собачье сердце
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Miĥail Bulgakov
Lingvoj
Lingvo rusa lingvo
Eldonado
Eldondato 1987
Ĝenro satiro • noveleto • sciencfikcio
vdr

Intrigo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Ŝarik tiam fariĝas pli kaj pli homsimila kaj post ioma tempo, elektas por si la nomon Poligrafo Poligrafoviĉ Ŝarikof (Полиграф Полиграфович Шариков), faras karieron en la "fako por purigi la urbon de katoj kaj aliaj naŭzigaj bestaĉoj", kaj faras la vivon en la domo de la profesoro koŝmaro ĝis finfine la profesoro faros la malan operacion.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Inspiro de la novelo redakti

La novelon verŝajne inspiris Dr. Faŭstus, Frankenŝtejno, La Insulo de d-ro Moreau, kaj tiutempaj eksperimentoj pri interspecia bredado de Ilja Ivanov kaj aliaj sovetaj esploristoj.

Eldona historio redakti

Ĝi oficiale eldoniĝis en Sovetunio nur en 1987, pli ol sesdek jarojn post ĝia finverko, sed antaŭe koniĝis inter rusaj legantoj per samizdato. En 1968, en la traduko de Michael Glenny ĝin eldonis en la angla Harvill Press.

Interpretado redakti

La novelon oni interpretas aŭ kiel satiraĵon pri la ĝisradike utopiaj sovetaj klopodoj plibonigi la homan naturon, aŭ kiel moketan komenton pri sciencistaj provoj ŝanĝi naturon. Ĝenerale akceptata estas la interpreto ke Bulgakov klopodis montri ĉiujn malicajn sekvojn de la sistemo en kiu homo havanta la inteligenton de hundo povas fariĝi grava parto de socio (Ŝarikov); eble alia lia celo estis montri la homon kun forta personeco, kiu povas resti netuŝita de la sistemo kaj konservi sian sendependecon (Preobraĵenskij).

Opero kaj filmo redakti

Amuza opero, The Murder of Comrade Sharik (La murdo de Kamarado Ŝarik) far William Bergsma (1973), baziĝas sur la intrigo de la rakonto.

Tre popularan sovetian filmon 1988 faris (en sepio) Vladimir Bortko. Gravajn epizodojn en la filmo oni filmigis de nekutime malalta hunda vidpunkto.

Cito-fontoj redakti

  • (angle) Bulgakov, Mikhail, Heart of a Dog, Grove Press; represita eldono (aŭgusto 1, 1987), (kun papera kovrilo)

Eksteraj ligiloj redakti