Ĥusejn ibn Ali

(Alidirektita el Husayn ibn ‘Alī)

Ĥusejn ibn Ali ibn Abi Talib (arabe, حسین بن علی بن أبي طالب), nomo ankaŭ literumita kiel Hussein, Husein, Husain, ktp, estis la dua filo de Ali ibn Abi Talib kaj de la filino de Mahomedo, Fatimah. Li naskiĝis la 8-an de januaro 626, en Medino kaj mortis la 10-an de oktobro 680, en Karbalo). Li estas kultata de la islama branĉo ŝijaismo, kiu memorigas sian martireco en memorfesto nomata Aŝuro, kaj ankaŭ estas respektata de la islamaj sunaanoj pro lia apartenado al Ahl al-Bajt aŭ familio de Mahomedo.

Ĥusejn ibn Ali
Persona informo
Naskiĝo 9-an de januaro 626 (0626-01-09)
en Medino, Emirlando Medino,  Sauda Arabio
Morto 12-an de oktobro 680 (0680-10-12) (54-jaraĝa)
en Karbalo
Mortokialo mortis en batalo
Tombo Imam Husayn Mausoleum
Lingvoj klasika araba
Ŝtataneco Raŝiduna KaliflandoUmajida Kaliflando
Familio
Patro Ali ibn Abi Talib
Patrino Fatima bint Muhamad
Frat(in)oj Umm Kulthum bint Ali ibn Abi Talib • Ruqayya bint Ali • Zaynab bint Ali • Hasan ibn Ali • Hilal ibn Ali • Jafar ibn Ali • Abbas ibn Ali • Muhsin ibn Ali • Abdullah ibn Ali ibn Abi Talib • Ubaidillah bin Ali • Muhammad ibn al-Hanafiyyah • Abu Bakr ibn Ali • Umar ibn Alí • Uthman ibn Ali • Fatima bint Ali
Edz(in)o Layla bint Abi Murrah al-Thaqafi • Shahrbanu • Umm Ishaq bint Talhah • Rubab bint Imra al-Qais
Infanoj Ali ibn al-Husayn Zayn al-'Abidin • Ali al-Akbar ibn Husayn • Ali al-Asghar ibn Husayn • Ruqayyah bint Husayn • Fatima al-Sughra bint al-Husayn • Sakinah (Fatima al-Kubra) bint Husayn • Kholat bint Husayn • Safia bint Husayn
Parencoj Mohamedo
Okupo
Okupo militestro • teologo • poeto
vdr
Maŭzoleo de Ĥusejn ibn Ali en Karbalo, Irako

Fatimah mortis juna, lasante orfajn Ĥusejn kaj Hasan. Verŝajne ambaŭ fratoj havis bonan rilaton kun la avo, la profeto Mahomedo kaj ili heredis la disputojn en kiuj envolviĝis ilia patro Ali pro regado de la kaliflando.

Ĥusejn geedziĝis kun Ŝahr Banu شهر بانو, unu el la filinoj de la lasta imperiestro de la Sasanida Imperio, Jazdgerdo la 3-a.

La kranio de Ĥusejn konserviĝas, laŭ la tradicio, en maŭzoleo apuda al la Moskeo de la Umajadoj en Damasko, loko kiu ankaŭ estas pilgrimcelo por la ŝijaanoj. Tamen, alia tradicio diras ke la kranio en iu momento estis portita al Kerbala, kaj alia diras ke al Kajro, en la nuna Moskeo Al-Husayn.

Vidu ankaŭ redakti