Hynčice pod Sušinou
Hynčice pod Sušinou (germane Heinzendorf unter der Dürren Koppe) estas eksa germana vilaĝo, hodiaŭa katastra teritorio kun areo 433 ha, kiu etendiĝas 4 km de urbo Staré Město pod Sněžníkem en distrikto Šumperk, situanta sur sudorientaj deklivoj de Sušina (1321 m). Tra la vilaĝo trafluas Jalový potok, iam nomata ankaŭ Chrastický potok. Okcidente de la vilaĝo elstaras montoj Šindelná aŭ Velká Šindelná (1230 m) kaj Černý vrch (1275 m), norde Černé hony (860 m).
Hynčice pod Sušinou | |
germane: Heinzendorf unter der Dürren Koppe | |
pereinta vilaĝo | |
Aŭtuna Hynčice pod Sušinou
| |
Oficiala nomo: Hynčice pod Sušinou | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Regiono Olomouc |
Distrikto | Distrikto Šumperk |
Administra municipo | Staré Město |
Historia regiono | Moravio |
Montaro | Králický Sněžník |
Rivero | Chrastický potok |
Situo | Hynčice pod Sušinou |
- alteco | 680 m s. m. |
- koordinatoj | 50° 09′ 32″ N 16° 54′ 03″ O / 50.15889 °N, 16.90083 °O (mapo) |
Katastro | 4,33 km² (433 ha) Hynčice pod Sušinou |
Unua skribmencio | 1325 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 788 32 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Hynčice pod Sušinou | |
Portalo pri Ĉeĥio |
Ĝi situas en katastra teritorio de Chrastice kun nomo Chrastice kaj Hynčice pod Sušinou kun suma areo 14,06 km².
Nomo
redaktiLa devena nomo Heinzendorf Gold (ĉeĥe Zlaté Hynčice, Zlatá Hynkova Ves) estis pro sia situo kaj distingo plenigita al Heinzendorf unter der Dürren Koppe (la vorto Gold en la nomo estis forigita je inico de ĉeĥa regiona hetmano kaj anstataŭigita per "Sušina"). Ĉeĥoj plu havis ĝin en memoro kiel Hynčina aŭ Hynčice.
Historio
redaktiLa dua mondmilito kaj pereo de la municipo
redaktiLa 24-a de septembro 1938 – mobilizo en Ĉeĥoslovakio.
La 1-a de septembro 1939 eksplodis la dua mondmilito – 24 viktimoj el Hynčice (10 ofice falis, 14 restis perditaj).
En la jaro 1946 ĉiuj loĝantoj de la municipo estis ellandigitaj en kvar transportoj (duono de julio, duono de aŭgusto, la 24-an de septembro kaj la 4-an de oktobro 1946) en usonan okupacian zonon en Germanio.
La 4-a de oktobro 1946 – municipo Hynčice pod Sušinou, kiu havis 274 loĝantojn, pereis.
Nuntempo
redaktiNuntempe Hynčice pod Sušinou estas parto de refreŝigeja regiono de Staré Město, krom privataj kabanoj ĉi tie kreskas nombro de penzionoj kaj hoteloj, subtenantaj tutjaran sportan aktivecon, favorantoj ĉi tie fondis sportan klubon SK Hynčice.
Galerio
redakti-
Skiado en Hynčice pod Sušinou