La dumpalmo (Hyphaëne thebaica) kreskas en Supra Egiptio, Sudano, Kenjo kaj Tanzanio. Ĝi altas ĝis 15m, la svelta trunko disbranĉiĝas, fine de la branĉoj situas eta, dura, verda, foliaro el ventumiloformaj folioj.

La frukto de la palmo estas oranĝflava, bongusta nomata dumnukso. La frukton oni manĝas krude, el ŝelo de la kerno oni pretigas dolĉajojn kaj melason. Oni uzas la draŝitan dumnukson al vundotraktado.

La nukso estas polarebla al brila, oni nomumas ties duran, blankan planton planta eburo kaj uzas por produktado de butonoj, surigato de la vera eburo.

El folioj de la dumpalmo oni produktas ŝnurojn, tapiŝon kaj eĉ paperon.

Oni trovis dumnujkson jam en antikvaj tomboj en Egiptio.