IJK 1954

10-a Internacia Junular-Kunveno (IJK) de TEJO

La 10-a Internacia Junulara Kongreso (IJK), tiam ankoraŭ nomata Internacia Junular-Kunveno, de TEJO okazis dum somero 1954 en la urbo Hilversum de Nederlando. La kongreson partoprenis nur 90 junaj esperantistoj - grandparte studentoj, lernejanoj kaj junaj laboristoj sub 30 jaroj. Kiel la tiama TEJO-bulteno La juna vivo indikas, la junulara Esperanto-movado tiujare troviĝis en krizo, kion respegulas la malgranda nombro de IJK-anoj en tiu kaj la antaŭa jaro. Tamen ankaŭ en la IJK de 1954, kiel en aliaj junularaj Esperanto-kongresoj, okazis variaj prelegoj kaj diskutrondoj pri la kongresa temo, kulturaj eventoj kaj organizaj kunvenoj de TEJO. Kaj abundis ekskursoj: Al Amsterdamo, Roterdamo kaj la registara urbo Hago, kie la kongresanoj interalie vizitis la miniaturan urbeton Madurodam, sed ankaŭ al la bordo de la Norda Maro en Scheveningen.

IJK 1954
Loko Hilversum,  Nederlando
Ekde 24-a de julio 1954[1]
Ĝis 31-a de julio 1954[2]
← Antaŭa Sekva →
vdr
ĉefstrato de Hilversum

Fonto redakti

La Juna Vivo aprilo 1954 Arkivigite je 2008-10-13 per la retarkivo Wayback Machine, paĝoj 90 ĝis 94, kun ampleksa antaŭkongresa raporto.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti