Internacio de Socialistaj Esperantistoj

Internacio de Socialistaj Esperantistoj (ISE) estis interŝtata Esperanto-organizaĵo.

Internacio de Socialistaj Esperantistoj
esperanto-organizaĵo • internacia organizaĵo
Komenco 1933 vd
vdr

Enciklopedio de Esperanto skribis pri ĝi en 1934:

Baldaŭ post kiam laboristaj E-istoj en 1921 per la fondo de SAT kreis propran mondorganizon por proletaj Esperantistoj, en ties rondoj jam estiĝis ia malkontenteco pri la strukturo kaj ideologio de la nova organizo Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT). La kolektivismemaj laboristaj esperantistoj deziris, ke SAT ne baziĝu sur individua membreco, sed sur membreco kolektiva de landaj laboristaj Esperanto-unuiĝoj. Per ĉi lasta SAT ne nur kolektus grandegan nombron da laboristaj Esperantistoj en siaj vicoj, sed ankaŭ forigus duoblan organiziĝon por unu sama afero, nome laŭlandan kaj internacian organiziĝon aparte. Por pli firma apogo de la internacia instanco sur landaj organizoj kaj por plidemokratigo de la administracio oni postulis la enkondukon de delegita sistemo. Sed la gvidantoj en SAT rifuzis tiajn reformpostulojn kaj atingis helpe de la nedemokrata sistemo, ke grandaj amasoj de laboristaj esperantistoj restis sen ia influo al la gvidado de sia mondorganizo.

Krom tiuj kaj aliaj aferoj precipe la nekontentiga solvo de la problemo pri la partitendencaj antagonismoj kaŭzis kreskantan malkontenton en multaj proletaj esperantistoj en kaj ekster SAT; kaj ĉiam pli laŭtiĝis la vokoj de tiuj, kiuj deziris aŭ aliformigon de SAT aŭ kreon de alia mondorganizo ideologie ligita kun granda Laborista Internacio. Tiel unue la komunistaj esperantistoj forlasis SAT-on kreante IPE-on en 1932. - La socialistaj esperantistoj longe hezitis plimalfortigi la Laboristan Esperanto-movadon per plua skismigo. Ili multe klopodis atingi iom kontentigan solvon en la kadro de SAT per certaj reformoj. Sed kiam definitive montriĝis, ke la obstino de la SAT-gvidantoj malebligas ĉian kompromison, tiam la malkontentuloj sub la gvido de la forta Aŭstria Laborista Ligo Esperantista (ALLE) elpaŝis al fondo de Internacio de Socialistaj Esperantistoj (ISE).

Post kelkjara interligo kaj korespondado, formiĝis printempe de 1933 Iniciata Komitato, al kiu apartenis anoj el dek landoj kaj kiu eflaboris statutprojekton kaj la tutan bazon por la fondota Internacio. Kaj dum pentekosto 1933 okazis en Vieno la Mezeŭropa Konferenco, kiu unuanime decidis la starigon de ISE. La fondo de ISE estigis entuziasman eĥon tra diversaj landoj. Ĝis la 1-a de novembro 1933 la jenaj organizoj aliĝis kiel sekcioj: Aŭstrio: ALLE kun 1850 anoj en 53 grupoj. Ĉeĥoslovakio: CLAE kun 210 anoj en 4 distriktaj kaj kelkaj lokaj grupoj. Francio: ESFIO kun 250 membroj individuaj kaj grupe organizitaj. Finnlando: FLEA kun ĉ. 100 anoj. Hungario: HESL kun ĉ. 800 anoj en 37 grupoj. Dancigo - Grupo Zoppot kun 15 membroj. Krome ISE havas reprezentantojn kaj izolajn membrojn en Belgio, Germanio, Hispanio, Jugoslavio, Litovio, Estonio, Nederlando, Svedio, Svisio kaj Usono.

La organo de ISE estas "La Socialisto" kiu aperas provizore nur ĉiumonate, kvartformate, okpaĝe, tute en Esperanto. - La strukturo de ISE estas demokrata, bazita sur delegitsistemo. Ideologie ISE estas parenca al la 2-a Internacio (Socialista).

Hans Weinhengst (ISE)

La detruo de la demokratio en Aŭstrio en februaro 1934 kaŭzis malfortiĝon ankaŭ de ISE.