Abu ʿAbdallah Muḥammad ibn Jūsuf ibn Hūd al-Ĝuḏāmī, arabe أبو عبد الله محمد بن يوسف بن هود الجذامي, plej konata kiel Ibn Hūd, ابن هود (naskiĝis en Zaragozo, fine de la 12-a jarcento, mortis en Almerio, 1238), estis reĝo en Al-Andalus kun la nomo al-Mutaŭakkil ʿalā Allāh (arabe المتوكل على الله, "kiu fidas en Dio"), kiu konkeris preskaŭ la tuton de la teritorioj de Al-Andalus de 1228 ĝis 1237.

Ibn Hūd
Persona informo
Naskiĝo fine de la 12-a jarcento
Morto 1238
en Almerio
Mortis pro hommortigo vd
Tombo Castillo de la Asomada vd
Religio islamo vd
Familio
Dinastio Banu Hud vd
Infanoj Al-Wathiq vd
Profesio
Okupo monarko vd
Aktiva dum 1217–13-a de januaro 1238 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ibn Hud estis posteulo de grava familio nobela, nome la hudioj de la Tajfo de Zaragozo.

Politiko redakti

En la Batalo de Las Navas de Tolosa en 1212, la trupoj de la almohadoj estis venkitaj de la kristanoj, kaj la povo islama en Iberio ekdekliviĝis definitive kaj la Reconquista prenis novan elanon kiu okazigis dum la venontaj kvardek jaroj gravan avancon de la kristanaj regnoj, kiuj konkeris preskaŭ ĉiujn teritoriojn sudajn kiuj estis sub islama povo.

Tamen en tiuj jaroj malfacilaj por islamanoj estro apartenanta al la dinastio hudita nome Ibn Hud sukcesis akiri plej parton de Al-Andalus, kun la escepto de Valencio, kiu restis en manoj de Mardanis; dum Muhammad ibn Nasr sukcesis esti agnoskata kiel sultano de la provinco de Arjona kaj poste de tiuj de Guadix kaj Baza.

La insurekcio kontraŭ-almohada de Ibn Hud startis en Murcio en la jaro 1228; precize en la valo de Ricote, enpoviĝante en la urboj de Murcio, Kordovo, Sevilo, Malago, Almerio inter aliaj. Spite la komencan sukceson, Ibn Hud devis ankaŭ kontraŭstari la premon rekonkeranta de la kristanoj, kaj tiele Ferdinando la 3-a (Kastilio) ekde Toledo eliris kun sia armeo al Úbeda, urbo kiu pro malbona rilato inter Ibn Hud kaj Muhammad ibn Nasr al-Ahmar ne ricevis helpon. La kristanoj sieĝis tiun urbon la 6-a de januaro de 1233 kaj kiam ties defendantoj konvinkiĝis ke ili havis ŝancojn ricevi nek liveraĵojn nek helpon kapitulacis somere tiujare.[1]

Referencoj redakti

  1. Historia de España, Ramón Menéndez Pidal, Tomo XIII, Castilla y León (1217-1349), Madrid, Espasa-Calpe, 1990, paĝo 49. ISBN 84-239-4800-5