Icalkaranĝi
Icalkaranĝi, marate इचलकरंजी aŭskulti estas urbego, ankaŭ municipo en federacia ŝtato Barato, en subŝtato Maharaŝtro, en distrikto de Kolhapur.
Icalkaranĝi | |||
---|---|---|---|
Administrado | |||
Poŝtkodo | 416115 [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 287 570 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 9 637 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 16° 42′ N, 74° 28′ O (mapo)16.774.47Koordinatoj: 16° 42′ N, 74° 28′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 539 m [+] | ||
Areo | 29,84 km² (2 984 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
DemografioRedakti
Icalkaranĝi havis populacion de 287 570 en 2011 kun legopovo 73%.
GeografioRedakti
Icalkaranĝi situas en la okcidenta parto de la lando en valo en alto 539 metrojn super la marnivelo. Sangli troviĝas 18, distrikta sidejo Kolhapur 27, Belagavi 96, Satara 119, subŝtata ĉefurbo Mumbajo 306, tutlanda ĉefurbo Delhio 1354, Kolkato 1592 kilometrojn (aere) [1].
HistorioRedakti
Icalkaranĝi akiris famon en 1904, kiel loko de instalita teksmaŝino, en la sama jaro ĝi ricevis municipan rajton. La aktuala reganto donis monhelpon kaj liberan teron al la teksistoj, samtempe la kooperativa movado impetis. La urbego havas nekredeble 120 mil da teksmaŝinoj.
EkonomioRedakti
Ekonomio de Icalkaranĝi konsistas ĉefe el teksa industrio. Ekde la 1950-aj jaroj aperis ankaŭ la aŭtoindustrio. En la ĉirkaŭaĵo oni kultivas sukerkanojn.
LingvojRedakti
En Icalkaranĝi la oficiala lingvo estas la marata lingvo, sed ankaŭ la kanara lingvo estas parolitaj vaste.
EdukoRedakti
En Icalkaranĝi pluraj altlernejoj kaj kaj esplorinstituto funkcias.
ReligiojRedakti
En Icalkaranĝi vivas laŭ religioj plejparte hinduoj (78%), ankaŭ islamanoj (16%), ĝainistoj preskaŭ 5%, la ceteraj estas malpli ol 1%.
KlimatoRedakti
En Icalkaranĝi plej ofte pluvas inter junio-septembro pro la musono, inter decembro-aprilo apenaŭ pluvas.
TrafikoRedakti
Ĉe Icalkaranĝi la fervoja linio preteriras. Kelkaj vojoj kuras al la urbego. La plej proksima flughaveno funkcias en Kolhapur.
VidindaĵojRedakti
- preĝejoj
- drama teatrejo kun 1200 sidlokoj
- festivaloj
FontojRedakti
- WikiTrans