Ido-stelo

simbolo de ido; sespinta stelo, el kiuj tri estas pli longaj; la ses pintoj signifas la ses fontonlingvoj de Ido: la angla, la franca, la germana, la hispana, la itala, kaj la rusa

Ido-steloJanko-stelo estas simbolo de Ido. Ĝi estas sespinta stelo, kies pintoj signifas la ses lingvojn, el kiuj Ido laŭdire naskiĝis: la anglan, la francan, la germanan, la hispanan, la italan, kaj la rusan. Alie oni diras ke la pintoj simbolas la kontinentojn: Azion, Amerikon, Afrikon, Eŭropon, Aŭstralion kaj Oceanion (tiel).

Flago kun stelo

Origine la emblemo estis sespinta blanka stelo sur blua, ronda fono. Tiu stelo konsistis el du egallateraj trianguloj egale grandaj, samcentraj kaj inverse metitaj. Kontraŭ tiu heksagona stelo oni obĵetis ke ĝi estas religia simbolo de judoj. Krom tio ĝi impresis kiel dika kaj maldelikata. Pro tiuj motivoj oni kelke modifis la stelon, donante al ĝi pintojn pli akutajn kaj formon pli elegantan.

Sed ankaŭ tiun stelon oni kritikis. Oni diris ke ĝi estas tro ordinara figuro, tute ne karakterplena, same kiel la kvinpinta verda stelo de la Esperantistoj, ke ĝi estas insigno de diversaj firmoj, ekzemple konata Svisa bierfabriko, de vitristoj, de multaj asocioj, kaj ke ĝin uzas precipe Amerikaj ĉarlatanoj, kiuj per sespintaj steloj, heksagonaj kaj modifaj, ofte ornamas siajn anoncojn pri medikamentaĉoj. Dum jaro oni serĉis figuron pli konvenan, kaj inter la projektoj la plej atentinda estis la figuro inventita de la vic-sekretario de la Ido-Akademio, Paul de Janko. Ĝi fakte estas unika kaj havas la avantaĝon esti registrigebla kaj protektebla de internaciaj leĝoj pri kopirajto.