Malfermi la ĉefan menuon

Pál Jankó

(Alidirektita el Paul de Janko)

Pál Jankó, laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Jankó Pál, ekster Hungarlando plej ofte Paul de Janko estis hungara eks-Esperantisto, idisto, pianisto, inventisto.

Pál Jankó
Persona informo
Naskonomo Jankó Pál
Naskiĝo 2-an de junio 1856 (1856-06-02)
en Tata
Morto 17-an de marto 1919 (1919-03-17) (62-jara)
en Konstantinopolo
Lingvoj EsperantoIdo
Ŝtataneco TurkioHungario
Profesio
Profesio muzikistoinventistoesperantisto • muzikologo • pianistoidistoinĝeniero
Verkoj Janko-klavaro
Information icon.svg
vdr

Pál Jankó [1] naskiĝis la 2-an de junio 1856 en Tata (Hungario), li mortigis sin la 17-an de marto 1919 en Konstantinopolo.

Piano de Pál Jankó
Desegnaĵo pri la piano

BiografioRedakti

Pál Jankó studis pianadon en Vieno de Anton Bruckner, poste matematikon kaj pianadon en Berlino en la lernojaro 1881 de Hermann von Helmholtz. En 1882 Jankó akiris patenton pri nova piano, kie la klavaroj estis terase en ses vicoj. Ties avantaĝo estis tio, ke distancoj inter la oktavoj estis pli mallongaj, eĉ la nova piano havis pliajn efektojn. Li faris propagandajn vojaĝojn prezentanta la pianon en koncertoj. En 1905 en Vieno societo formiĝis pri la nova piano, en la sekva jaro oni komencis instrui la novan sistemon en Berlino, tamen la piano ne disvastiĝis. Norvega pianisto Tekla Nathan Bjerke estis lernanto de Jankó kaj ludis multajn koncertojn en Norvegio uzanta tiun instrumenton. Li akiris postenon en Vieno, iom poste en 1892 li ekhavis postenon en banko en Konstantinopolo, kie li faris inventojn pri fotado kaj li ellaboris proponon por reformo de la turka skribo. Li okupiĝis ankaŭ pri internaciaj lingvoj. En 1904 li prenis la turkan ŝtatanecon.

Li estis unu el la pioniroj de Ido. En la 16-a de aŭgusto 1909, okaze de l' unua elekto, kiu establis la Ido-Akademion, li iĝis akademiano kaj restis tiu ĝis sia morto. En la jaroj 1912-1913 li estis sekretario de l' Akademio.

 
Flago kun stelo

Dum sia idistaj jaroj li loĝis kaj laboris ne plu en Aŭstrio-Hungario sed en Turka Imperio.

Jankó kreis la nunan Ido-stelon (simbolo de Ido). Blanka stelo ses-pinta je helblua fono. En 1922 la tiel-nomita "Janko-stelo" anstataŭigis la malnovan ses-pintan stelon.

Li ricevis premion (medalon) en 1893.

Elektitaj kontribuojRedakti

  • Az önoktatás módszere a Jankó-zongorán (1888)
  • Mittheilungen über die Jankó-Claviatur (1890)
  • Az ismétléssel képezett combinatiókról (1894)
  • Über mehr als 12 stufige gleichschwebende Temperaturen. Beiträge zur Akustik und Musikwissenschaft (1901)

FontojRedakti

ReferencojRedakti