Ignác Grossmann [ignAc grosman], laŭ hungarlingve kutima nomordo Grossmann Ignác estis hungara fizikisto, inventisto, inĝeniero, instruisto.

Ignác Grossmann
Persona informo
Naskiĝo 16-an de februaro 1823 (1823-02-16)
en Göncruszka
Morto 21-an de majo 1866 (1866-05-21) (43-jaraĝa)
en Peŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo fizikistoinventistoinĝeniero
vdr

Ignác Grossmann [1] naskiĝis la 16-an de februaro 1823 en Göncruszka. Li mortis la 21-an de majo 1866 en Pest (urbo).

Biografio redakti

Ignác Grossmann devenis el juda familio. Li frekventis gimnazion en Szarvas, poste li akiris pedagogian diplomon en Universitato de Karolo. Inter 1847-1851 li instruis en bazlernejo apud Győr, poste li plulernis en Joseph Industrieschule. Li instruis en juda lernejo ekde 1854, post 3 jaroj en la komerca akademio. En 1859 li inventis hidrargan aeropumpilon, sed li ne faris patenton pri tio. En 1862 li akiris postenon pri fervojaj telegrafoj. En 1865 li havis patenton pri riparado de telegrafaj linioj.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Führer in der geometr. Analyse d. Krystallographie (1857)
  • Az elemi betűszámtan alap vonalai (1857)

Fontoj redakti