Ignác Sauer, laŭ hungarlingve kutima nomordo Sauer Ignác estis hungara kuracisto, profesoro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1859).

Ignác Sauer
Persona informo
Naskiĝo 2-an de oktobro 1801 (1801-10-02)
en Veszprém
Morto 17-an de novembro 1863 (1863-11-17) (62-jaraĝa)
en Peŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Lovassy László Grammar School
Okupo
Okupo kuracisto • armea kuracisto • internisto
vdr

Ignác Sauer [1] naskiĝis la 2-an de oktobro 1801 en Veszprém (urbo). Li mortis la 17-an de novembro 1863 en Pest (urbo).

Biografio redakti

Ignác Sauer frekventis universitaton en Pest kaj Vieno. Inter 1827-1841 li kuracadis en la Habsburga Imperio, tamen plej ofte en Vieno. Li multe laboris kontraŭ epidemio de ĥolero en 1831. Inter 1843-1860 li instruis en universitato en Pest. En 1848 li estis nomita ĉefkuracisto de la jam sendependa lando. Post falo de la liberecbatalo li perdis unu jaron la profesorecon. En 1861 li denove estis nomita ĉefkuracisto de la lando. En la studjaro 1862 li estis rektoro. Li estis la unua kuracisto en Hungario, kiu profitis la frapadon sur la korpo por konstati la eblan malsanon.

Verkaro (elekto) redakti

  • Der Typhus in vier Cardinalformen (1841)
  • Praelectiones e pathologia… (1854)
  • Beszéd a m. kir. egyetem eddigi szellemi fejlődéséről… (1863)

Fontoj redakti