Ignác Udvardy (instruisto)

Ignác Udvardy [udvardi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Udvardy Ignác estis hungara instruisto, redaktoro. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis udvardi kaj básthi [bAŝti]. Lia filo estis pentristo Ignác Ödön Udvardy.

Ignác Udvardy
Persona informo
Naskiĝo 13-an de oktobro 1848 (1848-10-13)
en Dad
Morto 2-an de julio 1920 (1920-07-02) (71-jaraĝa)
en Zalaegerszeg
Okupo
Okupo instruisto
vdr

Ignác Udvardy [1] naskiĝis la 13-an de oktobro 1848 en Dad. Li mortis la 2-an de julio 1920 en Zalaegerszeg.

Biografio redakti

Ignác Udvardy frekventis katolikajn gimnaziojn en Veszprém (urbo) kaj Győr, universitaton en Pest (urbo). Post la diplomo li instruis laŭvice en Sopron, Nagykanizsa, fine en Zalaegerszeg. En tiu lasta urbo li iĝis lernejestro, krome li edziĝis. Li partoprenis en la urba (loka) politika vivo, li estis prezidanto de la fajrobrigado. En 1882 li fondis, ĝis 1900 eldonis kaj redaktis lokan gazeton. En 1907 li pensiuliĝis.

Lia verko redakti

  • A zala-egerszegi önkénytes tűzoltó egyesület negyedszázados multja (1874-1899) (1899)

Fontoj redakti