Ildjarn
Ildjarn estis Norvega nigrametala projekto, formita en 1991. Ildjarn registris muzikon ĝis 1997, sed ĉesis oficiale nur en 2005. La projekto konsistis el unu sola membro, Vidar Vaaer, kvankam kelkaj verkoj estis kunlaboraĵoj kun la muzikisto konata kiel Nidhogg. La muziko de Ildjarn estis tre simpla speco de nigra metalo kun malaltkvalita sonado kaj plejmulto da kantoj, komponitaj de primitivaj drumaj ritmoj, du-tri rifoj, kaj balbuta kanto. Oni ofte komparas la stilon kun hardcore punko laŭ ĝia primitiva furiozo kaj kurta daŭro de la kantoj.
Ildjarn | |
---|---|
Bazaj informoj | |
Deveno | Telemark, Norvegio |
Ĝenroj | Nigra metalo Dark ambient |
Aktivaj jaroj | 1992–2005 |
Eldoninto | Norse League Productions Northern Heritage |
Parencaj temoj |
Norda naturo, soleco, hato[1] |
Antaŭaj membroj | |
Ildjarn | |
La sola kanto de la grupo, kies vortoj estas publikigitaj, estas "Eksistensens Jeger" el la kompilaĵo "Ildjarn-Nidhogg"
En 2006, la retpaĝaro de la grupo deklaris, ke neniu novaĵo publikiĝos ĉar Ildjarn ĉesis. Titolo de kompilaĵo publikigita en 2005, Ildjarn is Dead ("Ildjarn mortis"), certigas tiun aserton. Impulsis je Vidar Vaaer al tio, parte, rompo de lia 4-traka magnetofono, uzita ankaŭ de Emperor dum ĝiaj fruaj tagoj kiel Thou Shalt Suffer.[2]
Ildjarn ankaŭ estis membro de la grupo Sort Vokter (norvege "nigra gardisto"), konsistinta ankaŭ el Nidhogg kaj du aliaj membroj konitaj kiel Tvigygre kaj Heiinghund.
Albumaro
redakti- 1992 – Seven Harmonies of Unknown Truths – demonstraĵo
- 1993 – Ildjarn – demonstraĵo
- 1993 – Norse – albumeto (nigrametala kunlaboraĵo kun Nidhogg)
- 1994 – Minnesjord – demonstraĵo
- 1995 – Ildjarn – albumo
- 1996 – Forest Poetry – albumo
- 1996 – Landscapes – albumo
- 1996 – Strength and Anger – albumo
- 1996 – Svartfråd – albumeto (nigrametala kunlaboraĵo kun Nidhogg)
- 2002 – Hardangervidda – albumo (ambient-kunlaboraĵo kun Nidhogg)
- 2002 – Hardangervidda Part 2 – albumeto (ambient-kunlaboraĵo kun Nidhogg)
- 2004 – Nocturnal Visions – albumeto
Kompilaĵoj
redakti- 1995 – Det Frysende Nordariket – konsistas el Ildjarn Demo, Norse, Minnesjord
- 2002 – 1992-1995 – enhavas kantojn de 1992–1995
- 2003 – Ildjarn-Nidhogg – enhavas du nigrametalaj kunlaboraĵoj kun Nidhogg: Norse kaj Svartfråd
- 2005 – Ildjarn 93 – enhavas antaŭe nepublikigitajn kantojn de 1993
- 2005 – Ildjarn is Dead – enhavas ĉiujn demonstraĵoj kaj elprenaxoj el tiuj demonstraĵo
Membroj
redaktiReferencoj
redakti- ↑ Ildjarn ĉe Encyclopædia Metallum
- ↑ Intervjuo kun Ildjarn ĉe www.anus.com. Arkivita el la originalo je 2006-10-21. Alirita 2011-12-08 .