Ilertiseno

komunumo en Bavario, Germanio

Ilertiseno (germane:Illertissen) estas urbo en la federacia lando Bavario de Germanio. Ĝi administre estas parto de la distrikto Neu-Ulm kaj la distriktaro Ŝvabio de Bavario, kaj krome de la regiono Danubo-Iller, kiu kovras partojn kaj de Baden-Virtembergo kaj de Bavario. La urbo troviĝas proksimume 30 kilometrojn sude de Ulm kaj 30 kilometrojn norde de Memmingen en la centra partro de la historia regiono Ŝvabio. Fine de decembro 2022 Ilertiseno havis 18 368 loĝantojn. La urbon trafluas la rivero Iller.

Ilertiseno
Blazono
Ilertiseno (Germanio)
Ilertiseno (Germanio)
DEC

Map

urba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Bavario
Distriktaro Ŝvabio
Distrikto Neu-Ulm
Urborajtoj urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 07303
Poŝtkodo 89257
Aŭtomobila kodo NU
Oficiala Municipokodo 09775129
Politiko
Demografio
Loĝantaro 18368 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 48° 13′ N, 10° 5′ O (mapo)48.21666666666710.083333333333Koordinatoj: 48° 13′ N, 10° 5′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 513 m
Areo 36,45 km²
vdr

En Ilertiseno dum la jaro 1989 okazis kongreso de SAT.

Kulturo kaj vidindaĵoj redakti

 
Panorama bildo de la kastelo Vöhlin el sudoriento


  • kastelo Vöhlin, ekkonstruita dum la 12-a kaj 13-a jarcentoj sub la nomo "fortikaĵo Tissen" en posedo de la grafoj de Kirchberg, ekde la jaroj 1520 kaj 1756 en posedo de la riĉa burĝa familio Vöhlin el Memmingen, kiuj trakonstruis la kastelon en la stiloj baroko kaj rokoko - en la kastelo aparte vidindas la rokoka kapelo kaj muzeo pri abeloj
  • la katolika urba preĝejo Sankta Marteno (el la jaro 1590), kun renesanca altaro el la jaro 1604 kaj jzb kariljono
  • historia grenmerkata halo Schranne (el la jaro 1847)
  • urbodomo (konstruita dum 1891)

Partneraj urboj redakti

Eksteraj ligiloj redakti