Ilia Ponomarenko (ukraine: Ілля Пономаренко) estas ukraina ĵurnalisto, militraportisto kaj analizisto pri defendo kiu skribas por The Kyiv Independent. En januaro 2023, pro lia eminenta rolo en la raportado pri la rus-ukraina milito, li estis priskribita de Der Spiegel kiel "probable la plej fama ukraino post la prezidento Volodimir Zelenskij"[2].

Ilia Ponomarenko
Persona informo
Naskiĝo 25-an de februaro 1992[1]
en Volnovaĥa
Ŝtataneco Ukrainio
Alma mater Ŝtata Universitato de Mariupolo
Okupo
Okupo Ĵurnalisto
Aktivaj jaroj 2014-nun
TTT
Retejo https://kyivindependent.com/author/illia-ponomarenko
vdr

Mallonge post la invado de Ukrainio en 2022, Ponomarenko vidis sian sekvantaron ĉe Tvitero grandiĝi ĝis superi unu milionon da sekvantoj, pro tio ke multaj serĉis lokan informanton en la unuaj tagoj de la invado; Der Spiegel skribis ke "por homoj tutmonde, li fariĝis la plej grava kronikisto de la milito dum ĉi tiu periodo"[2]. Ekde tiam, li estis regule citita en la internacia amaskomunikilaro, kaj skribis tradukitajn opinioartikolojn, ekzemple por la norvega gazeto Aftenposten.[3]

Ponomarenko kreskiĝis en Volnovaĥa, kaj studis en la Ŝtata Universitato de Mariupolo. Li asertis ke li estis studanta internaciajn rilatojn en Mariupolo kiam la urbo estis okupita en 2014 de fortoj subtenitaj de Rusio. Li ekis raporti pri la batalado por BBC Radio dum ĉi tiu periodo[4]. Ĝis 2021, li laboris por la Kyiv Post, sed post la abrupta reformatigo kaj portempa fermigo de la Kyiv Post novembre de 2021, Ponomarenko estis en la teamo de ĵurnalistoj kiuj fondis The Kyiv Independent[5].

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Ilia Ponomarenko. Twitter.
  2. 2,0 2,1 "Fighting on the Twitter Front in Ukraine", Der Spiegel, la 5-an de septembro 2022
  3. "Arbeidet mitt er blitt min egen personlige tragedie", Afterposten, la 9-an de junio 2022
  4. "Kuuluisa ukrainalais­toimittaja ylisti yhtäkkiä Suomea Twitterissä – kertoo nyt, miksi", Ilta-Sanomat, la 9-an de junio 2022
  5. "Illia Ponomarenko: Ukraine’s most-followed war journalist is a “dude” from Donbas", Bulletin of the Atomic Scientists, la 28-an de aprilo 2022