IMAI TadashiTadaŝi (japane 今井 正; * naskiĝis la 8-an de januaro 1912 en Tokio, Japanio; mortis la 22-an de novembro 1991 samloke) estis japana filmoreĝisoro, kiu apartenis al la plej disputitaj filmaj produktistoj de la 20-a jarcento en Japanio. Liaj filmoj temis ofte senkaŝe el maldekstra vidpunkto, kun forta socia kritiko.

Biografio redakti

Imai Tadashi naskiĝis kiel filo de pastro. Li jam junaĝe ribelis kontraŭ la aŭtoritato kaj malestimis la tradician religion, kulturon kaj ĝeneralan socian strukturon. Tiutempe, en erao de la japana imperiestra imperio, tiu nekonforma politika pensado estis ĉefa peko. Li studis en la Imperiestra Universitato de Tokio kaj partoprenis en la komenco de la 1930-aj jaroj en maldekstraj protestoj, estis dufoje arestita, sed estis bladaŭ liberlasita. Dum siaj studjaroj Imai komencis verkadon kaj en 1934 verkis sian unuan scenarion, sed en la sekva jaro li ĉesigis sian studadon kaj turnis sin al filma medio. Li poste laboris kiel scenejlibra verkisto kaj debutis en 1939 kiel reĝisoro kun la dokumentara filmo La militista akademio de Numazu.

Spite al sia politika pensado, Imai estis dum la dua mondmilito fidela apoganto de la registaro kaj publikigis - laŭ kontrakto kun gravaj japanaj filmoproduktaj firmaoj - filmojn, kiuj servis kiel milita propagando por la imperiestro Hirohito. Post militfino, Imai turnis sin iom post iom denove al socialkritikaj temoj, kaj ne kaŝis sian marksisman mondan alvidon, kiuj respeguliĝas en la postmilitaj filmoj. Fine de la 1940-aj jaroj, li membriĝis en la Komunista Partio de Japanio kaj laboris ne-memvole kiel sendependa filma produktisto. Ĉar li agadis ekster kadro de la rigidaj japanaj filmstudiaj sistemoj, li evoluis al renoma filmisto kaj lasi sin grave influi de la itala novrealismo.

Al siaj plej konataj verkoj apartenas la premiita filmo La virino de la samurajo. Lia filmo Buŝido – Ili vivas kaj murdas gajnis la Oran urson ĉe la Internacia Filma Festivalo de Berlino en 1963. Dum la Internacia Filma Festivalo de Berlino en 1958, li jam ricevis Arĝentan urson de la plej bona reĝisorado por la filmo Micuko – Historio de juna amo.

Filmaro (elekto) redakti

  • 1939: La militista akademio de Numazu (Numazu heigakkō)
  • 1953: Turo de lilioj (Himeyuri no tō)
  • 1956: Malheleco posttagmeze (Mahiru no ankoku)
  • 1957: Micuko – Historio de juna amo (Jun'ai monogatari)
  • 1958: La virino de la samurajo (Yoru no tsuzumi)
  • 1963: Buŝido – Ili vivas kaj murdas (Bushidō zankoku monogatari)
  • 1974: Raporto pri japana poeto (Takiji Kobayashi)
  • 1976: Frato kaj fratino (Ani imotō)