Imre Ónodi Czudar
Imre Ónodi Czudar [cudar], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ónodi Czudar Imre estis hungara pastro, episkopo, preposto, kanoniko.
Imre Czudar [1] naskiĝis en 1345? en Bőcs. Li mortis la 28-an de aprilo 1389 en Hungara reĝlando en Gyulafehérvár (nuntempa Alba Iulia en Rumanio).
Biografio
redaktiImre Czudar june ricevis postenon en kortumo de Ludoviko la 1-a (Hungario). Liaj baldaŭaj ĉefaj postenoj kaj titoloj estis:
- en 1366 kanoniko en Gyulafehérvár
- en 1367 preposto en Kalocsa
- en 1369 ankaŭ kanoniko de Csanád, Eger kaj Pécs
- episkopo en Várad inter 1374 - 1377
- episkopo en Eger inter 1377 - 1384
- episkopo en Eger inter 1386 - 1389.
Li estis entombigita en Katedralo Sankta Mikaelo (Alba Iulia).