Imre Eck [ek], hungare Eck Imre, Esperante Emeriko Eck estis hungara koreografo kaj baletisto.

Imre Eck
Persona informo
Naskiĝo 2-an de decembro 1930 (1930-12-02)
en Budapeŝto
Morto 20-an de decembro 1999 (1999-12-20) (69-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto Redakti la valoron en Wikidata
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo koreografo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Imre Eck naskiĝis la 2-an de decembro 1930 en Budapeŝto. Li mortis la 20-an de decembro 1999 en Budapeŝto.

Biografio

redakti

Imre Eck lernis baleton de Ferenc Nádasi, poste en 1949 li aliĝis al trupo de dancistoj de Budapeŝta Ŝtata Operejo. En 1960 li aliĝis al la novfondita trupo de Pécs. Li edziĝis, baldauue havanta filinon. Baldaŭe li estris la baletistojn, sed la plej grava estis liaj koreografaĵoj, kiuj estis prezentitaj eĉ en Boston, Beogrado, Helsinko. Li ricevis premion Kossuth en 1978, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn.

Liaj koreografiaĵoj (elekto)

redakti
  • Csongor és Tünde (1959)
  • Az iszonyat balladája (1961)
  • A parancs (1962)
  • Etűdök kékben (1964)
  • A csodálatos mandarin (1965, 1987)
  • Magyar babák (1971)
  • Requiem (1976)
  • Peer Gynt (1977)
  • Salome (1980)
  • Szerelem (1986)

Fontoj

redakti