Imre Kovács (aktoro)
Imre Kovács [kovAĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kovács Imre estis hungara aktoro, reĝisoro. Lia origina familia nomo estis Klein ĝis 1946.
Imre Kovács | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Klein Imre |
Naskiĝo | la 19-an de septembro 1887 en ![]() |
Morto | la 10-an de septembro 1967 en ![]() |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 2/3-1-193/194 ![]() |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Okupo | |
Okupo | teatra reĝisoro aktoro ![]() |
Imre Klein [1] naskiĝis la 19-an de septembro 1887 en Budapeŝto, li mortis la 10-an de septembro 1967 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiImre Kovács finis privatan aktorlernejon de Szidi Rákosi en 1909, poste ĝis la 1-a mondmilito li aliĝis al pluraj migrantaj trupoj. Li estis soldato nur 5 monatojn, poste li ludis en soldata teatro. En la jaroj 1917 kaj 1918 li estis aktoro kaj reĝisoro de Teatro Csokonai (Debrecen), post alveno de la rumana armeo li estis direktoro de teatro en Satu Mare, en 1928 li denove estis reĝisoro en Transilvanio. En la sekva jaro li provis establi hungaran teatron en Bukareŝto, sed tio ne sukcesis. Post la fiasko li revojaĝis al sia naskiĝurbo, baldaŭ li havis rolojn en Teatro Magyar. Inter 1945 kaj 1950 li apartenis al Teatro Madách, poste ĝis la pensiuliĝo en 1958 en Teatro József Attila. Li edziĝis en 1915.
Elektitaj teatraj roloj
redaktiPlene mankas informoj.
Liaj 2 filmaj roloj
redakti- A vén gazember (1932, hungara-germana filmo) - notario
- Hortobágy (1937) - ĉevalisto