Imre Magyarász
Imre Magyarász [madjarAs], laŭ hungarlingve kutima nomordo Magyarász Imre estis hungara pentristo, grafikisto, instruisto.
Imre Magyarász | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 3-an de marto 1905 en Esztergom (Hungara reĝlando) |
Morto | la 19-an de septembro 1972 en Budapeŝto (Hungario) |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Hungara Belarta Universitato |
Okupo | |
Okupo | pentristo • drawing teacher |
Imre Magyarász [1] naskiĝis la 3-an de marto 1905 en Esztergom (Hungara reĝlando), li mortis la 19-an de septembro 1972 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Imre Magyarász studis en Hungara Belarta Altlernejo (1924-1932). Liaj plej gravaj instruistoj estis János Vaszary (pentristo) kaj István Csók. Jam ekde 1929 li instruis en sia naskiĝurbo kaj Budapeŝto. Baldaŭ li estis grafikisto pri reklamoj. Inter 1953 kaj 1966 li instruis en mezlernejo en Budapeŝto. Ekde la 1940-aj jaroj li ankaŭ pentradis kubismajn kaj konstruktivismajn bildojn. Li kreis ankaŭ kolaĝojn.
El solaj ekspozicioj redakti
- Budapeŝto (1967)
- Esztergom (1973)
El kolektivaj ekspozicioj redakti
- Budapeŝto (1947, 1957, 1993)
- Szentendre (1971)
Elektitaj pentraĵoj redakti
- Szökőár
- Ivó férfi
- Sümegi táj