Dezső Váli
Dezső VÁLI [deĵO vAli], laŭ hungarlingve kutima nomordo Váli Dezső estas abstrakta hungara pentristo, altlerneja instruisto, arkitekto pri internaj spacoj.
Dezső Váli | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de oktobro 1942 (81-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Arta Universitato Moholy-Nagy (1962–1967) ![]() |
Okupo | |
Okupo | pentristo ![]() |
Dezső Váli [1] naskiĝis la 2-an de oktobro 1942 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiDezső Váli abiturientis en sia naskiĝurbo en 1960, ĉirkaŭ tiutempe li komencis pentradi kaj frekventis pentristan klubon. Li studis en Industriarta Altlernejo (1962-1967) kaj li akiris diplomon pri arkitekto pri internaj spacoj. Lia ĉefinstruisto estis Imre Magyarász. Post la diplomo li laboris 2 jarojn en laborejo de József Finta. Ekde 1969 li estas profesia pentristo, ekde 1970 li ricevis kelkajn stipendiojn. Inter 1975-1977 li estis fotisto, krome inter 1975-1979 li instruis en somera libera lernejo en Zebegény. En la lernojaro de 1991 li instruis en Hungara Belarta Altlernejo, en 1994 en la menciita Industriarta Altlernejo. Li ricevis premiojn ekde 1976. Li havas edzinon ekde 1968, ŝ naskis 2 gefilojn.
Ekspozicioj
redakti- Arthalo Budapeŝto (1981)
- Budapeŝto (1987, 1990, 1997, 2002)
- Győr (ekde 1994 konstanta ekspozicio)
Elektitaj pentraĵoj
redakti- Zsidó temető
- Műteremben
- Ősz vége
- Nyári tábor
Elektitaj libroj
redakti- C-napló 1958-1992, (1992)
- Tanú ez a kőhalom. Zsidó temetők Közép-Európában, (1993),
- Váli, (1997)
Fontoj
redakti- hungarlingva biografio kun bildoj[rompita ligilo]
- hungarlingva biografio[rompita ligilo]