Imre Magyari (1894)

Imre Magyari [madjari], laŭ hungarlingve kutima nomordo Magyari Imre estis hungara violonisto, orkestrestro, komponisto. Li estis membro de muzikista dinastio.

Imre Magyari
Persona informo
Naskiĝo 10-an de septembro 1894 (1894-09-10)
en Debrecen
Morto 27-an de aprilo 1940 (1940-04-27) (45-jara)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Imre Magyari
Infano Imre Magyari
Okupo
Okupo violonisto
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Imre Magyari [1] naskiĝis la 12-an de septembro 1894 en Debrecen, li mortis la 27-an de aprilo 1940 en Budapeŝto.

BiografioRedakti

Imre Magyari devenis el muzikista cigana familio. Li frekventis mezlernejon kaj muziklernejon en sia naskiĝurbo, sed li lernis violonadon precipe hejme. De la aĝo de naŭ lia escepta muzika talento altiris atenton. Lia unua sukceso okazis en 1903, li gajnis oran medalon kiel estro de la familia orkestro. En la sekvaj jaroj li violonadis en pluraj orkestroj, li establis propran orkestron en 1916, ili muzikadis en elitaj hoteloj. Ekde 1925 ili estis aŭdeblaj ankaŭ en la Hungara Radio. Kelkfoje li ricevis ankaŭ filmajn rolojn.

Elektitaj filmojRedakti

  • Rákóczi induló, 1933
  • Három Sárkány, 1936
  • Rozmaring, 1938

Elektitaj komponaĵojRedakti

  • Baj van nagy baj
  • Elsirom egy rózsaszálnak
  • Búcsúzáskor azt mondtad
  • Zsuppfedeles nem zsindelyes
  • Nincs már messze ide Debrecen

FontojRedakti

ReferencojRedakti