Imre Szabó (esperantisto)

SZABÓ Imre (naskiĝis la 2-an de marto 1952, mortis la 4-an de aprilo 2019) estis hungara esperantisto, inĝeniero kaj instruisto.

Imre Szabó

Prezidanto de Hungaria Esperanto-Asocio, inĝeniero, instruisto
Persona informo
Naskiĝo 2-a de marto 1952.
en Hungario
Morto 4-a de aprilo 2019
en Budapest
Lingvoj Esperanto
Nacieco hungaro
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Gépipari és Automatizálási Műszaki Főiskola (Kecskemét, Hungary) • Bánki Donát Polytechnic‏ • Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Vivtenado redakti

En la 1980-aj jaroj li estis gvidanto de la presejo de Hungaria Esperanto-Asocio, kiu tiutempe novpublikigis escepte multajn verkojn de la Esperanto-literaturo, ekzemple en 1984 la por unuopa lando rekordan nombron de 36 novaj Esperantaj libroj. Ekde la jaro 2008 li estis la prezidanto de Hungaria Esperanto-Asocio, konfirmita por dua kaj lasta mandato la 11-an de novembro 2012. En la oficperiodo 2010–2013, do inter la UK 2010 en Havano kaj la UK 2013 en Rejkjaviko, li reprezentante Hungarian Esperanto-Asocion estis membro de la Komitato de Universala Esperanto-Asocio[1]. Krome li aktivis kiel membro de la redakta teamo de la internacia kultura revuo La Karavelo.

Referencoj redakti

Fontoj redakti

  • Arkivo de Hungaria Esperanto-Asocio

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti