La indiana fluto (angle: Native American flute)sijotanka[1] aŭ amfluto, estas ligna blovinstrumento farita el du kungluitaj pecoj de kavigita ligno. La fluto havas tipan sonon, kaj ankaŭ estas uzata en novepoka muziko kaj mondmuziko. Komence la instrumento estis tre persone kaj estis ludata senakompane por resanigo, meditado, amindumado kaj spiritaj ritoj. Hodiaŭ ĝi estas ludata sole, kune kun aliaj instrumentoj aŭ kanto, aŭ kun registrita muziko. La indiana fluto estas ankaŭ transpona muzikinstrumento pro tio ke ĝia sono diferencas de la notacio.

Amerindiana fluto farita de ĉefo Arthur Two-Crows, 1987

Partoj redakti

 
Partoj de la amerindiana fluto

La supra montrita bildo (Partoj de la amerindiana fluto) kun esperantlingvaj indikoj videblas ankaŭ kun indikoj en la ĉeroka, nederlanda, angla, franca, germana, japana, korea, pola, rusa, kaj hispana.

Materialoj redakti

Indianaj flutoj povas esti faritaj el diversaj lignospecoj. Junipero, sekvojo kaj cedro estas tre popularaj pro la odoro de la ligno. La pli molaj lignoj estas plej ŝatataj pro la pli mildaj tonoj, kiujn ili faras. Pli malmolaj lignospecoj kiel juglando kaj ĉerizujo estas aprezataj pro sia klara sono. Kvankam la flutoj estis tradicie faritaj el kano, bambuo aŭ loka speco de ligno, hodiaŭ ili estas farataj el tropika durligno aŭ eĉ plasto. Iuj fabrikantoj de indianaj flutoj uzas ceramikonvitron.

En Usono, nur flutoj faritaj fare de homoj de indiana deveno rajtas esti nomataj indianaj flutoj.

La plej malnova indiana fluto farita el ligno datiĝas de 1823. Ĝi nun estas en muzeo en Bergamo, Italio[2].

Komunuma muziko redakti

Grupoj de ludantoj de la indiana fluto renkontiĝas ĉiun monaton aŭ duan. Tiuj grupoj estas konataj kiel flutcirkloj .

Jenaj organizaĵoj okupiĝas pri flutcirkloj ene de sia lando:

 
Du nuntempaj indianaj flutoj, faritaj ekde 2005.

Mary Youngblood gajnis du Grammy-premiojn en la kategorio de indiana muziko pro sia indiana flutmuziko en 2002 kaj 2006.

Hodiaŭ, indianaj flutoj estas ludataj kaj agnoskataj fare de multaj diversaj popoloj kaj kulturoj ĉirkaŭ la mondo.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. (eo) Kien vi iros? - Rafael Milhomem, Vinilkosmo
  2. (en) Clint Goss (2010). "The Beltrami Flute". Flutopedia.