Infana ĥoro estas grupo de kantantaj knaboj kaj knabinoj, do junaj homoj antaŭ la voĉoŝanĝiĝo, el kiuj pli ol unu persono kantas saman tonaron. Klasika infana ĥoro do konsistas el la voĉkategorioj soprano kaj aldo, kiun kaj havas infanoj kaj virinoj. En iuj infanaj ĥoroj aldone al la infanaj sopranoj kaj aldoj ankaŭ kantas iuj adoleskuloj tuj post la voĉoŝanĝiĝo, tamen ne jam plenkreskaj; tiuj ĥoroj tiam ankaŭ povas kovri la voĉkategoriojn tenoro kaj baso.

Kompare al virina ĥoro, infana ĥoro tamen havas pli malgrandan sonvolumon.

En la kristanismaj tradicioj en Eŭropo ekde la frua Mezepoko flegiĝis unue viraj ĥoroj, en kiuj kunkantis knaboj, kaj poste ankaŭ ekskluzive knabaj ĥoroj. Nur meze de la 19-a jarcento en Eŭropo kaj Ameriko, poste ankaŭ en la aliaj mondopartoj, ekestis unuaj nereligiaj ĥoroj de neplenkreskuloj, kaj en ili miksiĝis knaboj kaj knabinoj. Tiaj infanaj ĥoroj plejparte ekestis en lernejoj kaj celis praktike proksimigi muzikon al la lernantoj, paralele al la starigo de infanaj lernejaj orkestroj, kiuj kompreneble malpli facile realiĝis ĉar la regado de muzikilo ĉe ĉiu juna orkestrano bezonis fortan, longtempan ekzercadon. La ŝanĝiĝantaj konceptoj pri eduko en tiu epoko postulis ĝeneralan muzikan edukadon de laŭeble ĉiuj lernejanoj, por partoprenigi ilin en la muzika kulturo, doni al ili komprenon pri muziko kaj doni al ili aprezon kaj atente aŭskulti kaj mem aŭdigi muzikaĵojn. Instruistoj laŭ tiuj konceptoj ricevu apartan edukon por la kantado kun infanoj, apartaj lernejoj kun fokuso pri muziko estu fondataj kaj la infana kantado estu ĝenerale subtenata.

La lernejan tagon multaj klasoj komencis per (ofte plurvoĉe kantata) infana kanto. Aldoniĝis apartaj lernejaj ĥoroj, kiu aŭdigis pli komplikajn ĥorajn verkojn. Post la Dua Mondmilito daŭriĝis tiu evoluo. Ekestis multaj lernejaj kaj urbaj infanaj ĥoroj, kaj ankaŭ la religiaj paroĥoj starigis infanajn ĥorojn por partopreni en la evoluo. Tre multaj radiostacioj kaj televidaj kompanioj ne nur havis proprajn orkestrojn kaj plenkreskulajn hoxrojn, sed ankaŭ ekhavis proprajn infanajn ĥorojn. Komponistoj pli kaj pli verkis notarojn aparte kreitajn por infanaj ĥoroj - inter ili estis ekzemple Carl Orff, Cesar Bresgen, Paul Hindemith, Günther Kretzschmar kaj multaj aliaj.

Ankaŭ la plej multaj operejoj nuntempe havas propran infanan ĥoron, kiu kontribuas al la surscenigoj. Infanaj ĥoroj ekzemple bezonatas en la operoj Hänsel und Gretel de Engelbert Humperdinck, Carmen de Georges Bizet, en Tosca de Giacomo Puccini kaj en Boris Godunov (Борис Годунов) de Modest Petroviĉ Musorgskij.

En la 1970-aj jaroj en pluraj okcidentaj ŝtatoj ekestis la ideo de antaŭlerneja muzika eduko. Ekestis multaj muzikaj kursoj por 3- ĝis 7-jaruloj, sed ankaŭ multaj privataj muzikaj edukejoj por infanoj en lerneja aĝo. Plurjaraj pedagogiaj studoj en lernejoj kun muzika fokuso, ekzemple de la esploristo Hans Günther Bastian montras ke la kantado en infana aĝo povas forte subteni la psikan evoluon de la infanoj.

Daŭre multaj infanoj entuziasmiĝas pri kantado, kaj tiu entuziasmiĝo plu instigas instruistojn kaj eksterlernejajn muzikistojn organizi kunvenojn de infanaj ĥoroj. Multaj kantaŭtoroj plue verkas kantojn por "kantantaj infanoj" kaj por infanaj ĥoroj. Kaj la ideo de antaŭlerneja muzika eduko pluvivas en iniciatoj de "muzikaj infanĝardenoj".

Por doni statistikan ekzemplon: En 2002 en la eŭropa ŝtato Germanio ekzistis 18.790 infanaj ĥoroj, tio korespondis al iom pli ol 30 procentaĵoj de ĉiuj ĥoroj en la lando.

Aparte en la landoj de okcidenta Eŭropo, unuavice en Francio, Belgio, Svisio kaj Germanio, en 2004 la kineja filmo Les Choristes ("la ĥorknaboj"), kun multaj belsonaj muzikaĵoj kantataj fare de knaba ĥoro, estis granda publika sukceso kaj kontribuis al reentuziasmiĝo de multaj infanoj (knabinoj samkiel knaboj) pri ĥora kantado.

Vidu ankaŭ redakti