Junulara ĥoro estas ĥoro el grupo da adoleskuloj, do junaj homoj post la voĉoŝanĝiĝo, kiuj ankoraŭ ne plenkreskas. La inaj membroj en tia ĥoro kovras la voĉkategoriojn soprano kaj aldo; la masklaj membroj la voĉkategoriojn tenoro kaj baso. Junularaj ĥoroj prezentas plurvoĉajn ĥorajn muzikaĵojn, foje nur voĉe ("a cappella"), foje akompanate de muzikaj instrumentoj. La ĝenroj de la prezentataj muzikaĵoj principe povas same varii kiom en ĥoroj de aliaj aĝgrupoj, kvankam probable junularaj pli ofte ol aliaj ĥoroj kantas voĉajn aranĝaĵojn de netradiciaj, ekzemple popmuzikaj verkoj.

Celoj redakti

Unu el la plej grandaj lernejoj pri kantado en Eŭropo, la "ĥora akademio Dortmund" en Germanio, havanta pli ol 30 diversajn junularajn ĥor-ensemblojn, difinas kiel celojn de sia agado: "La junuloj spertu la ĥoran kantadon kiel intensan hobion, kiu - helpite per profesia ĉirkaŭaĵo - peru multajn spertojn personecokreajn kaj pedagogie valorajn. Konatigi kantadon ne nur en spontaneaj situacioj, sed profundigi kantadon en regula ekzercado estas la intenco."[1]

Muzike redakti

La muzika eduko de la unuopaj voĉoj estas grava parto de la ĥora agado. Junularaj ĥoroj estas forumo por talentaj gekantistoj, evoluigi sian intereson pri ĥora muzikado kaj pri muziko ĝenerale; rezulte multaj anoj de junularaj ĥoroj poste membriĝas en plenkreskulaj ĥoroj.

Pedagogie redakti

La agado en junularaj ĥoroj, simile al tiu en aliaj junularaj asocioj, ankaŭ havas pedagogiajn celojn. Inter tiuj celoj estas peri kapablojn de socia interago, subteni kaj fortigi la kunlaboron en la grupo.[2]

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti