Inspector Gadget (televidserio, 1983)


Inspector Gadget (trad.Inspektisto Gadget) estas sciencfikcia komedia animacia televidserio de DIC Entertainment, origine kreita en la angla. Ĝi havas du sezonojn, la unua kreita kune kun Nelvana.[1] La serio origine elsendiĝis de 1983 ĝis 1986, per Syndication Broadcast ĉe Usono kaj en France 3 ĉe Francujo en franca dublado.

Inspector Gadget
Titolkarto de Inspector Gadget
Titolkarto de Inspector Gadget
animacia televida serio
Originala lingvo angla lingvo, franca lingvo
Origina lando Francujo, Kanado, Japanujo, Tajvano, Usono
Ĝenro sciencfikcio, komedio, animacio, agfikcio, krimfikcio, mistero
Kreita de Bruno Bianchi, Jean Chalopin, Andy Heyward
Muziko de Shuki Levy
Amplekso
Sezonoj 2
Epizodoj 86
Daŭro sen reklamoj 22
Elsendo
Elsendita 5 sep. 1983 – 13 nov. 1985
Eksteraj ligiloj
ĉe IMDb
vdr

De 2015 ĝis 2018, DHX Media kreis sekva serio per komputilanimacio. Ĝi aperis en Netflix tutmonde.[2]

Enhavo redakti

Intrigo redakti

Polica Inspektisto Gadget (GA-ĝit) provas malhelpi Doktoron Claw (kla) kaj lia malbon-organizaĵon, MAD. Inspektisto Gadget havas lian nomon, ĉar li havas multon da aparatoj en sia korpo, ekzemple helikopterecajn flugilojn en sia kapo, kaj poŝlampon en sia fingro. gadget estas la angla vorto por ĉi tiaj aparatoj. Fojfoje tiuj "gaĝetoj" funkcias, fojfoje ne. Pro tio, Gadget ne povas malhelpi MAD sole.

Bonŝance, la 10-jara nevino de Gadget, Penny (PE-ni), kaj ŝia hundo, Brain (brejn), afable sekvas Gadget por protekti lin. Penny ankaŭ malŝaltas la aparatojn de MAD per sia komputil-libro. Sed post kiam MAD estas venkita, Gadget ĉiam estas atribuata kiel la sola homo kiu malhelpis ĝin, malgraŭ la helpo de Penny kaj Brain.

Aliaj roluloj redakti

  • Ĉefo Quimby (KŬIM-bi): La estro de la polic-organizaĵo. Je la komenco de ĉiu rakonto, li donas al Gadget memdestruan mesaĝon pri lia misio. Gadget ĉiam ĵetas la mesaĝon al Quimby hazarde kaj ĝi eksplodas ĉe lia vizaĝo, kiu li ploras pri. Je la fino de misio, Quimby gratulas al Gadget pro lia laboro, nesciante la rolon de Penny kaj Brain.
  • MAD-a Kato: La kato de Doktoro Claw. Li ĉiam ridas kun la Doktoro. Fojfoje, komediaj okazoj okazas inter ili.

Aranĝo redakti

Ĉiu epizodo havas unu 22-minutan rakonton. Ĝi finiĝas per mesaĝo pri kiel oni protektu sin, fare de Gadget, Penny, kaj Brain. Ekzemple, kiel regi fajron dum kampado.

Voĉoj redakti

Anglaj redakti

  • Don Adams: Inspektisto Gadget
  • Cree Summer: Penny (unua sezono)
  • Holly Berger: Penny (dua sezono)
  • Frank Welker: Doktoro Claw (la plejparto de la unua sezono), Brain, MAD-a Kato
  • Dan Hennessey: Ĉefo Quimby[3]

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti