Institución Libre de Enseñanza

La Institución Libre de Enseñanza (Libera Institucio de Instruado aŭ Libera Instru-Institucio) aŭ ILE estis pedagogia projekto kiu disvolviĝis en Hispanio dum duono da jarcento (1876-1936), inspirita en la filozofio krausista enkondukita en la Centra Universitato de Madrido fare de Julián Sanz del Río, kaj kiu havis gravajn rezultojn sur la intelekta vivo de la hispanoj, ĉar ĝi plenumis fundamentan laboron de plinovigo.

Institución Libre de Enseñanza
lernejo
Komenco 29-a de oktobro 1876 vd
Fino 1939 vd
Geografia situo 40° 26′ 5″ N, 3° 41′ 48″ U (mapo)40.4348281-3.6967562Koordinatoj: 40° 26′ 5″ N, 3° 41′ 48″ U (mapo)
Lando(j) Hispanio vd
Institución Libre de Enseñanza (Hispanio)
Institución Libre de Enseñanza (Hispanio)
DEC
Institución Libre de Enseñanza
Institución Libre de Enseñanza
Map
Institución Libre de Enseñanza
Fondinto(j) Francisco Giner de los Ríos vd
vdr
Anonco de la Junta Directiva (estraro) de la ILE por la lernojaro 1889-1890.

En 1876, Laureano Figuerola, unua prezidanto de la Institucio, inaŭguris la Asociación de la Institución Libre de Enseñanza (Asocio de la Libera Institucio de Instruado) kaj kun grupo de universitataj profesoroj (Francisco Giner de los Ríos, Gumersindo de Azcárate, Teodoro Sainz Rueda kaj Nicolás Salmerón, inter aliaj) separitaj de la Centra Universitato de Madrido ĉar ili estis defendintaj la instruliberecon kaj estis malakceptintaj alĝustigi sian instrumanieron al ajna oficiala dogmo en religiaj, politikaj aŭ moralaj aferoj, sekvis edukan laboron ekster la reguloj de la ŝtato kreante propran edukan institucion kaj privatan kaj eksterreligian (ILE), kiu komencis unuarange ĉe la universitata instruado kaj poste etendis al la baza kaj meza edukadoj.

Apogis kaj sekvis la projekton intelektuloj kiel: Joaquín Costa, Leopoldo Alas (Clarín), José Ortega y Gasset, Gregorio Marañón, Ramón Menéndez Pidal, Antonio Machado, Joaquín Sorolla, Augusto González de Linares, Santiago Ramón y CajalFederico Rubio, inter aliaj gravuloj engaĝiĝintaj en la eduka, kultura kaj socia plinovigoj.

Institucioj redakti

Bibliografio redakti

  • Antonio Jiménez-Landi, La Institución Libre de Enseñanza y su ambiente. Universidad Complutense, 1996, kvar volumoj. ISBN 84-89365-57-1 (Pro tiu verko Jiménez-Landi ricevis la Nacian Premion de Historio en 1997).[1]
  • Antonio Jiménez-Landi, Breve historia de la Institución Libre de Enseñanza (1896-1939). Tébar, 2010. ISBN 978-84-7360-350-8
  • Antonio Jiménez-Landi, Manuel Bartolomé Cossío, una vida ejemplar: (1857-1935), Instituto de Cultura Juan-Gil Albert, Alicante, 1989. ISBN 84-7784-019-9
  • Vázquez Ramil, Raquel: Mujeres y educación en la España contemporánea. La Institución Libre de Enseñanza y la Residencia de Señoritas de Madrid, 2012 Akal; ISBN 978-84-460-2920-5
  • Marín Eced, Teresa (1991). Innovadores de la educación en España: becarios de la Junta de Ampliación de Estudios. Universidad de Castilla la Mancha. ISBN 9788477291077. [1] Konsultita la 30an de aprilo 2017.
  • VV. AA., La Institución Libre de Enseñanza y Giner de los Ríos: nuevas perspectivas, ACE / Fundación Francisco Giner de los Ríos, Madrid, 2013, tri volumoj.

Notoj redakti

  1. Arturo Ruiz, Alberto Sánchez y Juan Pedro Bellón, Historiografía ibérica y el problema nacional.

Eksteraj ligiloj redakti