Malfermi la ĉefan menuon

Joaquín Costa

Joaquín COSTA Martínez [ĥoaKIN KOSta] (Monzón, Provinco Huesko, 14-a de septembro 1846 - Graus, Provinco Huesko, 8a de februaro 1911)[1] estis hispana politikisto, juristo, ekonomikisto kaj historiisto, la ĉefa reprezentanto de la intelektula movado de la 19a jarcento konata kiel regeneracionismo,[2] kun konataj motooj «escuela y despensa» (lernejo kaj provizejo) kaj «duobla ŝlosilo por la tombo de la Cid por ke li ne rerajdu».[3]

Joaquín Costa
Joaquín Costa, de Compañy (cropped).jpg
Persona informo
Naskiĝo 14-an de septembro 1846 (1846-09-14)
en Monzono
Morto 8-an de februaro 1911 (1911-02-08) (64-jara)
en Graus
Tombo Mausoleum of Joaquín Costa
Lingvoj hispana lingvo
Ŝtataneco Hispanio
Alma mater Institución Libre de EnseñanzaKomplutensa Universitato de Madrido
Subskribo Joaquín Costa
Profesio
Profesio politikologo • ekonomikistopolitikistoverkisto • universitata profesoro • historiisto
Information icon.svg
vdr
Portreto de Joaquín Costa de 1913, verko de Victoriano Balasanz.

Pensaro de CostaRedakti

 
Recordando al clásico, en gazeto Gedeón, januaro de 1909. Joaquín Costa ĉe Melquíades Álvarez kaj Segismundo Moret.
  1. Radikala ŝanĝo en la aplikado kaj direktorado de la naciaj rimedoj kaj energioj (buĝeto al edukado, interna koloniigo, irigaciaj vorkoj, forsta rearbarigo, scienca esplorado ktp.)... «resume, malafrikigo kaj eŭropigo de Hispanio».
  2. Reformo de la edukado en ĉiuj ties gradoj, «refarante kaj refandante la hispanojn en la eŭropa muldilo» (la plano estas tre detala kaj oni observas en li la influon de Giner).
  3. Rapida malkostigo de pano kaj viando (pliigante la produktivecon kaj favorigante la agrikulturan krediton).
  4. Li proponis sistemon de nova komerco per kiu Jesús Gancedo estro de la asocio de komerco kaj importado de materialoj eliru el siaj ekonomiaj problemoj.
  5. Plibonigo de la padoj por ĉevaloj.
  6. Liverado de plugebla tero, kun kvalito de porĉiama kaj neevitebla posedrajto, por tiuj kiuj laboras kaj ne havas ĝin. Kiel? «Nuligante la leĝojn de desamortización relativajn al la konsilantaroj, rajtigante la municipojn por akiri novajn terojn, kreante komunajn fruktoĝardenojn... Kie tio ne sufiĉos, eksproprietigo kaj luigo kaj censigo de teroj...».
  7. Sociala leĝaro (dungokontraktoj, sociala sekureco, retiro-ŝparkasoj).
  8. «Sanigi kaj eŭropigi nian monunuon, pere de la eŭropigo de la agrikulturo, de la minado kaj de la komerco, de la nacia edukado, de la publika administracio kaj de la politiko, same ĝenerala kiel financa, kiu remetu la fidon de Eŭropo en ni».
  9. Kreado de jura povo digna de ties funkcio.
  10. Loka memregado: municipigo de publikaj servoj kaj de kelkaj industrioj aŭ vendejoj (tramoj, telefonoj, lumigado, banejoj, lavejoj, enegio, panfarejoj, viandovendejoj, glacio ktp.).
  11. «Plinovigo de la abstrakta kaj leĝisma liberalismo hegemonia, kiu rigardis pli al kreado kaj garantiigo de la publikaj liberecoj pere de la iluzia instrumento de la Gaceta... anstataŭante ĝin per organika, etikaj kaj esenca novliberalismo, kiu atentas krei kaj aliancigi tiujn liberecojn kun persona agado de la registaroj ĉefe, direktitaj al subpremado perforta kaj senĉesa de kacikoj kaj oligarkoj».
 
Skupltaĵo de Joaquín Costa en la Lernejo Gascón y Marín de Zaragozo.

VerkojRedakti

  • Introducción a un tratado de política sacado textualmente de los refraneros, romanceros y gestas de la Península, Madrid: Librería de Fernando Fe, 1888.
  • Derecho consuetudinario y economía popular de España. Zaragoza: Editorial Guara, 1981.
  • La libertad civil y el Congreso de Jurisconsultos Aragoneses. Zaragoza: Editorial Guara, 1981.
  • La vida del derecho: ensayo sobre el derecho consuetudinario. Zaragoza: Editorial Guara, 1982.
  • Teoría del hecho jurídico individual y social. Zaragoza: Editorial Guara, 1984.
  • Reforma de la fe pública. Zaragoza: Editorial Guara, 1984.
  • Maestro, escuela y patria: (notas pedagógicas). Madrid: Biblioteca Costa, 1916.
  • Oligarquía y caciquismo como la forma actual de gobierno en España: Urgencia y modo de cambiarla. Madrid: Establecimiento Tipográfico de Fortanet, 1901.
  • Tutela de pueblos en la Historia. Madrid: Biblioteca Costa, [s. a.].
  • Historia, política social: patria. Madrid: Aguilar, 1961.
  • Oligarquía y caciquismo. Colectivismo agrario y otros escritos. Madrid: Alianza, 1967.
  • La fórmula de la agricultura española. Madrid: Biblioteca Joaquín Costa, 1912.
  • La tierra y la cuestión social. Madrid: Biblioteca Costa, 1912.
  • Colectivismo agrario en España. Zaragoza: Editorial Guara, 1983.
  • Política hidráulica (misión social de los riegos en España). Madrid: Biblioteca J. Costa, 1911.
  • El arbolado y la patria. Madrid: Biblioteca Joaquín Costa, 1912.
  • Reorganización del notariado, del Registro de la Propiedad y de la Administración de Justicia. Madrid: Biblioteca Joaquín Costa, 1917.
  • Último día del paganismo y primero de... lo mismo. Madrid: Biblioteca Joaquín Costa, 1917.

ReferencojRedakti

  1. Gil Novales, Alberto (1965). Derecho y revolución en el pensamiento de Joaquin Costa. Madrid: Península. p. 7. [1] Alirita la 30an de Aprilo 2017.
  2. Ortega Esteban, José (1982). «Educación nacional, internacional y regional en Joaquín Costa». Historia de la educación: Revista interuniversitaria (1): 67-82. ISSN 0212-0267. p. 74. [2] Alirita la 30an de Aprilo 2017.
  3. Mateos y de Cabo, Óscar (1997). «Joaquín Costa y el 98: análisis crítico de la obra 'Reconstitución y europeización de España' y su incidencia en el proceso de modernización español». Anales de la Fundación Joaquín Costa (14): 53-74. ISSN 0213-1404. p. 61. [3] Alirita la 30an de Aprilo 2017.