Instituto Nacia de Lingvoj Indiĝenaj

La Instituto Nacia de Lingvoj Indiĝenaj (hispane Instituto Nacional de Lenguas Indígenas, pli bone konata per sia akronimo INALI (por teno de la akronimo elektiĝis la en Esperanto iom nekutima vortordo)) estas meksika federacia publika agentejo, kreita la 13-an de marto 2003 per la aprobo de la Ley General de Derechos Lingüísticos de los Pueblos indígenas (Ĝenerala leĝo pri Lingvaj Rajtoj de la Indiĝenaj Popoloj) pere de la administrado de la ŝtata prezidanto Vicente Fox Quesada.

Instituto Nacia de Lingvoj Indiĝenaj
organizaĵo
Komenco 13-a de marto 2003 vd
Lando(j) Meksiko vd
Ĉefestro(j) Juan Gregorio Regino vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La instituto estas necentra agentejo de la federacia registaro de Meksiko, alfiksita al la Sekretariejo de Edukado Publika (Secretaría de Educación Pública aŭ SEP). Ĝia plej alta organo estas la Nacia Konsilio, kies prezidanto estas la Sekretario de Publika Edukado, dum la Ĝenerala Direktoro zorgas pri la ĉiutaga agado.

INALI laboras por antaŭenigi kaj protekti la uzon de la indiĝenaj lingvoj de Meksiko, kiuj dividiĝas en 68 grupoj de vivantaj lingvoj kaj centoj da "lingvaj variaĵoj". Kvankam multaj el la "grupoj" estis tradicie konsideritaj solaj lingvoj, INALI rekomendas ke la "variaĵoj" estu konsiderataj kiel apartaj lingvoj en ĉiuj aferoj de juro, edukado, sano, civila administrado aŭ informado. Unu el la ĉefaj taskoj de INALI estas preventi la malaperon kaj estingon de la indiĝenaj lingvoj de la lando kiuj postvivis el la antaŭhispanaj tempoj.

Referencoj redakti