Instituto de mezgrada instruado Verono Trento
La Instituto de mezgrada instruado Verono Trento (itale Istituto di istruzione superiore Verona Trento) estas grava mezlernejo de dua grado en Mesino, Italio.
Instituto de mezgrada instruado Verono Trento | ||
---|---|---|
high school upper secondary school in Italy (en) | ||
Lando(j) | Italio vd | |
Situo | Mesino | |
Adreso | Via Ugo Bassi Is. 148, 98123 Messina | |
Poŝtkodo | 98123 | |
Filioj | Ist. Tecn. Tecnologico Verona Trento (en) I.P. Majorana (en) vd | |
Instituto de mezgrada instruado Verono Trento | |
---|---|
Situo | |
Ŝtato | Italio |
Regiono | Sicilio |
Provinco | Mesino |
Urbo | Mesino |
Adreso | Vojo Ugo Bassi n.73 |
Organizaĵo | |
Tipologio | Teknikumo |
Fondado | 1877 |
Lernejestro | Simonetta Di Prima |
Historio
redaktiĜi fondiĝis en 1877, kun la nomo "Scuola di Arti e Industrie" (esperante "lernejo de Artoj kaj Industrioj"), de la klubo de komercistoj. Komence la instituton loĝigis la eksmonaĥejo de S.Andrea Avellino, poste ĝi estis translokita en vojo della Rovere. En 1884 la itala ŝtato rekonis la lernejon, kiu ŝanĝis nomon en "Scuola di Arti e Mestieri" (esperante "lernejo de Artoj kaj Metioj")[1].
La tertremo de Mesino en 1908 detruis la lernejan blokon de vojo della Rovere. La venetia-trenta komitato obtenis koncesiitan terenon en vojo Giuseppe Natoli da la urbestro, Antonino Martino, por rekonstrui la lernejon. La instituto remalfermiĝis la 1-an de decembro 1909 sed la oficiala inaŭguro okazis la 11-an de januaro 1910. Do la instituto ŝanĝis nomon en “Regia Scuola Industriale Verona Trento” (esperante "Reĝa Lernejo Industria Verono Trento") por honori la urbojn de Verono kaj Trento, kiu partoprenis al la rekonstruado pli ol aliaj venetiaj urboj. Krome, du pavilonoj obtenis la nomojn de Viĉenco kaj Venecio.
En 1917 la lernejo iĝis industria instituto de dua kaj tria gradoj, kun sekcioj de mekaniko kaj elektroniko kaj el 1922 de konstruado.
En 1943, dum la dua mondmilito, la avioj bombadis la instituton, kiu estis komplete detruita. La lernejo estis rekonstruita en la tereno de la trama eksstacio en vojo Ugo Bassi.
La Instituto
redaktiLa instituto disponas de du blokoj: la ĉefa bloko en vojo Ugo Bassi, rezervita al la teknologia sektoro, kaj la dua bloko en aleo Giostra, rezervita al la metia lernejo, kiu nomiĝas Majorana.
La ĉefa bloko havas du pavilonojn apud vojo Ugo Bassi kaj kelkaj akcesoraj konstruaĵoj apud vojo Giuseppe Natoli. Multaj laboratorioj, la ĉefa gimnastikejo, la lernejestrejo, la biblioteko kaj la aŭlo "Giuseppe Smiroldo"[2] estas apud vojo Natoli. Estas ankaŭ geodetika kupolo kun eta futbala tereno.
La forĝa propono
redaktiLa forĝa propono de la teknologia sektoro aranĝiĝas pri informadiko kaj telekomunikado, grafiko kaj komunikado, kemio, materialoj kaj bioteknologio, konstruado, medio kaj teritorio kaj mekaniko, mekatroniko kaj energio, dume la metia lernejo aranĝiĝas sole pri bontenado kaj teknika asistado.
Projektoj kaj kultura aktivado
redaktiLa lernejo partoprenas al multaj naciaj aŭ internaciaj konkursoj kiel "Zero Robotics"[3][4], "Digital Math Training"[5][6] (esperante "Diĝita Matematika Trejnado"), "Astro Pi"[7] aŭ "Nao Challenge"[8]. Alia grava projekto estis la kreado de maketo de la Reĝa Citadelo de Mesino[9].
Referencoj
redakti- ↑ itale Gazzetta ufficiale del regno d'Italia, Parte 2
- ↑ itale Antillo, a Giuseppe Smiroldo morto a 52 anni è stata intitolata l'aula magna dell'istituto Verona Trento, Attualità | Gazzetta Jonica - Web Magazine. Arkivita el la originalo je 2020-02-05. Alirita 2020-02-06.
- ↑ itale Dal Verona Trento a Boston: l'avventura di 10 ragazzi messinesi di Wall-E 5.1 - FOTO - Normanno.com
- ↑ itale Messina, Zero Robotics: conto alla rovescia. Il Verona Trento è già in festa
- ↑ itale Digital Mate Training, lunedì 18 la premiazione dei vincitori - Gazzetta del Sud
- ↑ itale Il progetto Diderot incorona le giovani menti dello Stretto, primi classificati due reggini - Gazzetta del Sud
- ↑ itale Il Verona Trento si "lancia" nello spazio: parteciperà al concorso dell'Esa - Normanno.com
- ↑ itale Nao Challenge: i ragazzi del Verona Trento vincono il primo premio nazionale - Normanno.com
- ↑ itale Verona Trento: apre al pubblico il Museo della Real Cittadella - Normanno.com