Esperanto (insulo en Danubo)
(Alidirektita el Insulo "Esperanto")
Ĉi tiu artikolo temas pri enlanda insulo en Eŭropo. Por unu el insuloj de Sudaj Ŝetlandaj Insuloj rigardu la paĝon Esperanto (insulo). Por planlingvo legu la artikolon Esperanto. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Esperanto (apartigilo). |
Esperanto estas insulo de ĉirkaŭ 180 hektaroj en Danubo, kiun la ĉedanuba bulgara urbeto Orjaĥovo cedis al la loka Esperanto-grupo, por kulturi ĝin kaj aranĝi sablobordan banejon[1]. La insulo ricevis la nomon "Esperanto".
Esperanto | |||
---|---|---|---|
rivera insulo | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 43° 43′ N, 24° 3′ O (mapo)43.71722222222224.041944444444Koordinatoj: 43° 43′ N, 24° 3′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 1,3 km² ( 130 ha) [+] | ||
| |||
La insulo, kiun nur mallarĝa akvobrako disigas de la bulgara danuba bordo, estas neloĝata kaj kovrita de arbaro. Ĝi longas ĉirkaŭ 4 km kaj larĝas mezume 400 ĝis 500 metrojn. Ĝiaj koordinatoj estas 43° 43′ N 24° 2′ O / 43.717 °N, 24.033 °O (mapo).
Referencoj
redakti- ↑ (eo) Atanas D. Atanasov, Enciklopedio de Esperanto, Volumo 1, paĝo 246, 1979, Hungara Esperanto-Asocio, ISBN 963 571 052 6
Vidu ankaŭ
redakti- Orjaĥovo - Insulo 'Esperanto'
Eksteraj ligiloj
redakti- Jutuba filmo
- 360° Panoramo
- Situa mapo[rompita ligilo]
- Aera bildo el Google Maps